Huba Bálványos
Huba Bálványos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bálványos Huba |
Naskiĝo | 7-an de junio 1938 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de aŭgusto 2011 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | grafikisto pentristo universitata instruisto grafikartisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.balvanyoshuba.hu/?kategoria=fooldal&oldal=fooldal |
Huba Bálványos [bAlvAnjoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bálványos Huba estis hungara grafikisto, pentristo, altlerneja instruisto.
Huba Bálványos [1] naskiĝis la 7-an de junio 1938 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de aŭgusto 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Huba Bálványos akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1962. Lia plej grava instruisto estis Sándor Ék, Gyula Pap, Károly Raszler, István Szőnyi, Bertalan Pór. Inter 1963 kaj 1972 li instruis en la altlernejo. Pli frue jam ekde 1957 ĝis 1977 li pentradis en Artistkolonio (Kecskemét). Intertempe inter 1969–1971 kaj en 1985 li ricevis stipendiojn. Ekde 1977 li instruis en pedagogia altlernejo en Budapeŝto, en 1989 li estis nomumita katedrestro. En la jaroj 1980 kaj 1981 li kreis en artistkolonio de Makó. Li ricevis 6 premiojn inter 1968-2010. Li plej ofte kreis litografiojn, malpli ofte desegnaĵojn (krajonoj, tuĉoj), murpentraĵojn, reliefojn.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1968, 1975, 1983, 1994 Budapeŝto
- 1973, 1981, 1986 Miskolc
- 1980 Hamburgo
- 1988 Sofio
- 1994 Sárospatak
- 2011 Zebegény
El grupaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1968, 1978 Firenze
- 1968, 1997 Kecskemét
- 1968, 1974, 1976, 1978, 1981, 1985, 1987 Miskolc
- 1969 Parizo
- 1972, 1980, 1987, 1996 Budapeŝto
- 1972, 1975, 1979-1981, 1986 Szeged
- 1976, 1986 Berlino
- 1985 Arthalo Budapeŝto
- 1994 Makó
Elektitaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A gazda bekeríti házát (1966, litografio)
- Karambol (1974, litografio)
- Szalonnázók (1990, tuĉo)
- reliefo pri Mihály Ladányi (1990, Dévaványa)
- reliefo pri Áron Tamási (1993, Budapeŝto)
- reliefo pri Sándor Petőfi (1996, Újbuda)
- Az új otthon (akvaforto)
- Őszi napraforgók (murpentraĵo)
Elektitaj libroilustraĵoj
[redakti | redakti fonton]- István Boda: Angyal áll az ajtó előtt (romano, 1986)
- Mihály Ladányi: Könyörgés szerelem ellen (poemaro, 1995)
- András Simor: Ezredvégi szatírák (poemaro, 2003)
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- A vizuális megismerés és a vizuális kommunikáció (1991)
- Bevezetés a vizuális kommunikáció tanításához (1995)
- A vizuális nevelés pedagógiája (2003)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-03-08 per la retarkivo Wayback Machine