Hubert van Buchell
Aspekto
Hubertus Buchelius (1513–1599) | |
---|---|
![]() Nederlanda filantropo kaj kanoniko en Utrecht | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-a de majo 1513 en Utrecht, ![]() |
Morto | 28-a de majo 1599 en Kolonjo, ![]() |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Habsburga Nederlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | pastro ![]() |
Huibert Edmondsz. van Buchell aŭ Uberto Bukelo (1513–1599) estis nederlanda filantropo kaj kanoniko en la Preĝejo de Sankta Maria (1557), en Utrecht, al kiu li donacis pentraĵon pri la Adoriĝo de la Saĝuloj en la Betlehema stalo, kaj estis unu el la fondintoj de la urba biblioteko en Utrecht. Buchelius vivis en Utrecht ĝis 1569, tiam kiam la hispanaj soldatoj konfiskis lian domon. Li devis forlasi la urbon kaj ekloĝi en Kolonjo, kie li mortis. Li ankaŭ estis onklo de la humanisto Arnoldus Buchelius kaj fondinto de la Fondaĵo Huybert Edmontsz. van Buchell, kies celo estis helpi la malriĉulojn de la urbo Utrecht.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- WorldCat Identities Arkivigite je 2014-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Enciclo Encyclopedie online Arkivigite je 2014-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Martin Bucer, Etudes Sur Les Relations de Bucer Avec Les Pays-Bas. II. Documents, J. V. Pollet
- The Dutch Republic in the Seventeenth Century: The Golden Age, Maarten Prak
- Geschiedenis als ambacht: oudheidkunde in de Gouden Eeuw : Arnoldus ..., Sandra Langereis
- Brief van van Buchell aan Hubert van Buchell Keulen, 1581
- Martin Bucer Tome I
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nicolaas de Castro (1503-1573)
- Arnoldus Buchelius (1565-1641)