Saltu al enhavo

Hugo Gräf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Gräf
Gräf, ĉ. 1930
Gräf, ĉ. 1930
Persona informo
Hugo Gräf
Naskiĝo 10-an de oktobro 1892 (1892-10-10)
en Rehestädt
Morto 23-an de oktobro 1958 (1958-10-23) (66-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio
Komunista Partio de Germanio
Unabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
rezistobatalanto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hugo GRÄF (naskiĝinta la 10-an de oktobro 1892 en Rehestädt, mortinta la 23-an de oktobro 1958 en Gotao) estis germana seruristo kaj politikisto komunista. En GDR li estris la sekcion sanpolitikan ene de la centra sekretariejo de SED.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de masonisto kaj kampara servistino, li laboris de 1902 kiel servisto ĉe farmisto. Post frekvento de la popola lernejo li trejniĝis kiel seruristo. Sekve iĝis li vaga laboristo. En 1907 li aliĝis al Germana Metallaborista Ligo (DMV) kaj en 1910 al Socialdemokratia Partio de Germanio. Soldatado lia estis inter 1912 kaj 1916; dum la Unua mondmilito li estis grave vundita. En 1916/17 li devis labori en pafilfabriko en Erfurto. En 1917 li kunfondis la turingian filion de Regna Unio de Militlezitoj. En 1917 li iĝis en Erfurto membro de la radika socialdemokrata alo USPD kaj de spartakismo. En 1919 li aliĝis al Komunista Partio de Germanio (KPD) kaj fondis la lokan partifilion en Erfurto.

En 1920 li perdis la partimembrecon ĉe la komunistoj ne volante kandidati por Reichstag; reakcepto en la sino de la partio sukcesis en 1912.

En 1920 Gräf fariĝis sekretario de la tutgermana sekcio de la Internacia Ligo de Milit- kaj Laborlezitoj kiun li estris inter 1927 kaj 1933. En 1921 li troviĝis en la moderigistaro de la karitata organizaĵo Internacia Laborista Helpado. De 1927 ĝis 1933 li astistantis ĉe la efektivigsekcio de la centra komitato de KPD. Parlamentano li estis inter 1928 kaj 1933. En marto 1933 la nazioj arestis lin kaj inter marto kaj novembro 1933 li estis en malliberejo en Dresdeno. Poste (ĝis junio 1935) en la koncentrejo de Sachsenburg. De majo 1934 li estis krome en la internigejo de Colditz kie li gvidis kontraŭleĝan komunistan ĉelon, la bibliotekon kaj librobindejon.

En 1935 li ekziliĝis al Ĉeĥoslovakujo kaj al Moskvo kie li fariĝis lernanto ĉe la Komunista Universitato de Okcidentanoj. En la 10.7.1938 li subskribis la pragan popolfrontan alvokon. En decembro 1938 Gräf emliĝris al Unuiĝinta Reĝolando kaj troviĝis inter julio 1930 kaj oktobro 1941 en internigejo sur Manksinsulo. En Britujo li estis estrarano de ekzilitaj KPD-anoj. Inter 1942 kaj 1945 li estis ilfaristo en Glasgovo kunfondante en 1943 la movadon Deutsche Freie Bewegung. En 1945 li estris la porrifuĝintan institucion Scottish Refugee Centre.

Post reveno al Germanujo en 1946 li fariĝis membro de SED kaj la sindikataro FDGB. De 1948 li estis estro de la sanpolitiksekcio de centra sekretariejo de SED. Inter 1950 kaj 1954 li estraranis ĉe FDGB. Inter 1951 kaj 1953 li estis landa konsilisto, de 1952 prezidanto de la konsilistaro de Distriko Gotao. En novembro/decembro 1952 la partio enkentis kontraŭ li kaj li estis admonita. Rehabilitiĝo kompleta estis en 1956. De majo 1953 li retiriĝis pro sanecaj kialoj el ĉiuj partiaj funkcioj. Inter 1955 kaj 1958 li tamen membris ĉe la SED-direktantaro por la Distrikto Gotha.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1957 oni aljuĝis al li la ordenon Vaterländischer Verdienstorden (arĝente). En Tambach-Dietharz oni nomis junulargastejon por li.

Fontoj[redakti | redakti fonton]