Saltu al enhavo

Hugo Kauffmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Hugo Kauffmann
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aŭgusto 1844 (1844-08-07)
en Hamburgo
Morto 30-an de decembro 1915 (1915-12-30) (71-jaraĝa)
en Prien am Chiemsee
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hamburgo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
ilustristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hugo Wilhelm KAUFFMANN (naskiĝinta la 7-an de aŭgusto 1844 en Hamburgo, mortinta la 30-an de decembro 1915 en Prien am Chiemsee) estis germana pentristo kaj desegnisto. Lia patro estis la litografo Hermann Kauffmann. Filo lia estis la pentristo Hermann Kauffmann la Juna.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Iris en 1861 Kauffmann al Frankfurto ĉe Majno studante sub la gvidado de Jakob Becker, Edward Jakob von Steinle kaj Johann Nepomuk Zwerger. Inter liaj samklasanoj ĉe Städelsches Institut estis Johann Georg Mohr, Fritz Rumpf, Robert Forell kaj Oscar Goebel.

Inter 1863 kaj 1871 loĝis Kauffmann en Kronberg im Taunus. Intertempe pasigis li vintron en Hamburgo kaj en 1867 kvin monatojn da provotempo en Duseldorfo.[1] Krome estis li jaron kaj duonan en Parizo, de kie forpelis lin la eksplodo de la Francia-Prusia Milito.

En 1871 li ekloĝis en Munkeno.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La dezajnkapablo de Kauffmann, kion subtenis subtila observemo, bona humuro kaj fajna koloristado, igis liajn laboraĵojn freŝaj kaj vivaj. Siajn temojn li trovis en malaltaj sociaj tavoloj urbe kaj malurbe. Ilin li observis dum multaj ekskursoj kaj vojaĝoj kaj porĉiamigis ilin reale kaj artege.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Die täglichen Nachrichten
Lesender Alter, 1879
  • Der ungebetene Gast
  • Wirtshausszenen
  • Walzer für die Alten (1870)
  • Aufbruch zum Treibjagen
  • Erzählungen aus dem Krieg
  • Zeitungsleser mit langer Gesteckpfeife
  • Rückkehr von der Jagd (1871)
  • Auf der Kegelbahn
  • Bauern beim Kartenspiel
  • Savoyardenjunge
  • Karnevalszene in Paris
  • Violinspieler in der Theaterschenke (1872)
  • Hundedressur
  • Jagdszene
  • Sonnenschein
  • Die täglichen Nachrichten
  • Kinder am Bach, Wortwechsel (1873)
  • Die Versteigerung (1874)
  • Lesender Alter (1879)
  • Streit beim Kartenspiel (1883)
  • Abgestürzt (1886)

Krome kreis li altvalorajn desegnaĵojn per ĉina inko kaj plumo el kiuj kelkaj cikloj estis publikigitaj per fototipio:

  • Hochzeitsleute und Musikanten
  • Biedermänner und Konsorten
  • Spießbürger und Vagabunden

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • "Kauffmann, Hugo". Ĉe: Friedrich von Boetticher: Malerwerke des neunzehnten Jahrhunderts. Beitrag zur Kunstgeschichte. Band I, Dresden 1891, p. 652 ss.
  • "Kauffmann, Hugo" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 10. Leipzig 1907, p. 768

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Museum Kunstpalast: anoj de la Duseldorfa Pentroskolo