Saltu al enhavo

Hugo Simberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hugo Simberg
Persona informo
Naskonomo Hugo Gerhard Simberg
Naskiĝo 24-an de junio 1873 (1873-06-24)
en Hamina
Morto 12-an de julio 1917 (1917-07-12) (44-jaraĝa)
en Ähtäri
Tombo Tombejo Hietaniemi Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj finna
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Tom Simberg Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
arkitekto
skulptisto
grafikartisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj la ĝardeno de la morto
La mirinda floro
La vundita anĝelo
vdr
La naskiĝloko de Hugo Simberg en la urbo Hamina
laborante pri la freskoj en la katedralo de Tampereo en 1904

Hugo Simberg (n. la 24-an de junio 1873, m. la 12-an de julio 1917) estis finna svedlingva simbolista pentristo, skulptisto, arkitekto kaj grafikisto.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Simberg estis naskita la 24-an de junio 1873, en Hamina (svede Fredrikshamn), Finnlando, la filo de kolonelo Nicolai Simberg kaj Ebba Matilda Simberg (naskonome Widenius).[1] En 1891, en la aĝo de 18 jaroj, li enskribiĝis ĉe la Desegnolernejo de la Amikoj de Arto Viipuri , kaj li studis ankaŭ ĉe la Desegna lernejo de la Finna Arta Societo de 1893 ĝis 1895. Tiam, en 1895, li decidis iĝi la privata lernanto de Akseli Gallen-Kallela ĉe sia sovaĝejo Kalela en Ruovesi. Li studis sub Gallen-Kallela dum tri periodoj inter 1895 kaj 1897.[1][2]

En 1896, Simberg iris al Londono, kaj en 1897 al Parizo kaj Italio. Dum tiuj jaroj li ekspoziciis plurajn verkojn ĉe la aŭtunaj ekspozicioj de la finnaj artistoj, inkluzive de Aŭtuno, Frosto, La Diablo Ludanta kaj Onklino Aleksandra (1898), kiuj estis bone ricevitaj. Kritika sukceso kondukis al tio ke li estis farita membro de la Finna Arta Asocio kaj li estis nomumita por instrui ĉe la Desegnolernejo de la Amikoj de Arto Viipuri.[1]

En 1904, li estis komisiita por ornami la internon de la preĝejo de Sankta Johano en Tampereo (nun la katedralo de Tampereo), projekto kiun li realigis kun Magnus Enckell inter 1904 kaj 1906. Je la jarŝanĝo 1907-08 li faris mallongan viziton al Usono.[1] Li ankaŭ desegnis la emblemon de la paperprodukta firmao UPM, la Grifon (1899).

De ĉirkaŭ 1907 ĝis 1913, li instruis ĉe la Desegnolernejo de la Finna Arta Asocio ĉe Ateneum.[1] En 1910, li geedziĝis kun Anni Bremer. Ili havis du infanojn, Tom kaj Uhra-Beata, ĉi-lasta el kiuj iĝis artisto de tradiciaj skandinaviaj tapiŝoj.

Li mortis en Ähtäri la 12-an de julio 1917.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


la oleopentraĵo La vundita anĝelo, nun en la Ateneum de Helsinko