Hulfteggpasejo
Hulfteggpasejo | |||
---|---|---|---|
montpasejo | |||
Alteco | 954 m | ||
Geografia situo | CH1903: 715426 / 246832 (mapo)47.3622222222228.9666666666667Koordinatoj: 47° 22′ N, 8° 58′ O; CH1903: 715426 / 246832 (mapo) | ||
| |||
| |||
Lando | Svislando | ||
Montaro | Alpoj | ||
Akvodislimo inter | Töss - Turo | ||
Ligas | Fischenthal - Mühlrüti | ||
Infrastrukturo | vojo, poŝtaŭto | ||
Hulfteggpasejo estas montpasejo en la Antaŭalpoj inter Togenburgo en Kantono Sankt-Galo kaj la Tössvalo en Zurika Oberlando en Kantono Zuriko. La pasejo estas la akvodislimo inter la riveroj Töss kaj Turo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La paseja vojo komenciĝas en Steg (komunumo Fischenthal) sur alteco de 699 m s.m.. La vojo unue pasas la valon de fontrivero de Töss preter la setlejo Fuchsloch kaj tiam grimpas en 3 serpentokurvoj al la pasejkulmino sur alteco de 954 s.m., kiu situas komplete sur la teritorio de Kantono Sankt-Galo en distanco de 4 km de Steg. En du serpentkurvoj la vojo tiam denove malsupren kondukas al ĝia finpunkto en Mühlrüti (komunumo Mosnang) sur alteco de 758 m s.m. en distanco de 3 km de la pasejkulmino respektive 7 km de la elirpunkto en Steg.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La pasejvojo estis finkonstruita en la jaro 1867. De Bütschwil poŝtaŭtolinio kondukas al la pasejkulmino.
Turismo
[redakti | redakti fonton]La pasejkulmino estas elirpunkto de biciklaj vojoj al la montoj Hörnli kaj Schnebelhorn. Sur la pasejkulmino situas la gastejo Hulfteggpass, kiu estas ŝatata ekskurscelo de biciklistoj kaj motorbiciklistoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de la pasejo Hulftegg datiĝas el la jaro 1656 kiel Hulfteren. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj la pasejo havis signifon por la bovkomerco kaj kotontransporto. La vojo kun longeco de 10 kilometroj kaj larĝeco de 5 metroj estis malfermita en la jaro 1867 post trijara konstrutempo, 37 jarojn post la lanĉo de la projekto.
Esperanto-movado
[redakti | redakti fonton]En la paseja restoracio okazis komence de la 20-a jarcento diversaj Esperanto-kunvenoj. La 28-an de majo 2016 Svisa Esperanto-Societo revenis al la restoracio sur la pasejkulmino por sia 113-a ĝenerala kunveno.
La 7- an de septembro 2016 grupo de esperantistoj plantis tie arbon.