Saltu al enhavo

Human Rights Watch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Human Rights Watch
emblemo
internacia ne-registara organizaĵo
neprofitcela organizaĵo
homrajtprotekta organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1978 vd
Antaŭe Helsinki Watch vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Nov-Jorko
Agareo

homaj rajtoj
Humanitara helpo

Fondinto(j) Robert L. Bernstein • Aryeh Neier • Jeri Laber vd
Ĉefestro(j) James F. Hoge Jr. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Membro de International Freedom of Expression Exchange (en) Traduki
Campaign to Stop Killer Robots (en) Traduki
Forum Menschenrechte (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj

class="wikidata-content" | angla lingvo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr

Human Rights WatchObservejo pri homaj rajtoj estas internacia ne-registara organizaĵo kiu disvolvas esplorojn kaj aktivadojn rilate al homaj rajtoj en la internacia juro de homaj rajtoj. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Novjorko (Usono) kaj havas oficejojn en Berlino, Bruselo, Ĉikago, Ĝenevo, Johanesburgo, Londono, Losanĝeleso, Moskvo, Parizo, Sanfrancisko, Tokio, Toronto, kaj Vaŝintono.

La organizaĵo havas tutmonde 275 kunlaborantoj kaj havis en 2006 jaran budĝeton de 29,8 milionoj da usonaj dolaroj. Human Rights Watch financiĝas nur per donacoj de privatuloj kaj fondaĵoj. Financa subteno de naciaj registaroj estas sistema rifuzata.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Human Rights Watch estis fondita en 1978 sub la nomo Helsinki Watch (observado de Helsinko) por atenti pri la plenumo de la Helsinka Interkonsento fare de Sovetunio kaj por subteni sovetiajn asociojn por homaj rajtoj. En 1988 unuiĝis Helsinki Watch kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, kiuj sekvis similajn celojn, al Human Rights Watch.

Human Rights Watch koncentriĝas ĉefe al serĉado kaj publikefika raportado de agadoj kontraŭ homaj rajtoj. La organizaĵo okupiĝas ĉefe pri diskriminado pro socia stato aŭ pro sekso, korupto de registaroj kaj misuzo de ŝtata forto (ekzemple torturo). Suborganizaĵo okupiĝas nur pri homaj rajtoj de virinoj.

Human Rights Watch estis unu el la ses ne-registaraj organizaĵoj, kiuj fondis en 1998 la koalicion kontraŭ uzo de infansoldatoj (Coalition to Stop the Use of Child Soldiers).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-14. Alirita 2009-09-15.