Hungara Hortikultura Altlernejo
La Hungara Hortikultura Altlernejo (origine hungare Magyar Kertészeti Főiskola) estis iama alta edukejo en Budapeŝto, kiu havas komplikan historion de la fondo, ankaŭ nuntempe.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Entz en 1853 en Pest (urbo) fondis instituton por eduki hortikulturistojn, ĝardenistojn. Post 6 jaroj ĝi estis transmetita al Buda kun nomo instituto por ĝardenistoj kaj vitistoj. La praktikada ĝardeno estis komence ĉe suda deklivo de Monto Gellért. Iam la ĝardeno portis la nomon arboreto de Buda. En 1880 la instituto ŝtatiĝis jam kiel Reĝa Vitkultura Edukejo de Budapeŝto. En 1893 simila instituto fondiĝis kaj en la sekva jaro ili integriĝis sub nomo ĝardenista edukejo, kie oni studis 3 jarojn. En 1939 ĝi ricevis la rangon akademio, en 1943 altlernejo. La lernado daŭris jam 4 jarojn. En 1945 ĝi iĝis fakultato apartenanta al universitato de Gödöllő. Tamen la iama altlernejo rericevis la sendependecon en 1953, poste plia praktikada areo malfermis en Soroksár. En 1968 la altlernejo estis levita universitato. Iom poste nova sidejo konstruiĝis tre proksime al la Senfunda lago, krome simila altlernejo en Kecskemét kaj simila fakultato en Szeged estis aligitaj. En 2000 la memstareco denove ĉesis kaj la universitato estis integrita al Gödöllő, eĉ post 3 jaroj al Universitato Corvinus de Budapeŝto.
En 2021 fondaĵo fondis la Hungaran Agraran kaj Vivsciencan Universitaton, al kiu aliĝis Universitato Reĝo Sankta Stefano kaj 11 esploraj institutoj. Ĝi konsitas el 5 kampusoj:
- Buda (iama ĝerma instituto de Ferenc Entz)
- Keszthely (iama Georgikon)
- Kaposvár (iama Universitato de Kaposvár)
- Gyöngyös (iama Altlernejo Károly Róbert)
- Gödöllő (iama Universitato Reĝo Sankta Stefano).
Elektitaj instruistoj
[redakti | redakti fonton]- Géza Balás, katedrestro
- Sándor Balázs (agronomo), katedrestro
- György Bálint (ĝardenisto)
- János Bálint (agronomo), fakultatestro
- László Cselőtei, katedrestro
- Imre Dimény, rektoro
- László Hornok, katedrestro
- Sándor Kászonyi, laboratoriestro
- Pál Kozma, rektoro
- Ferenc Ligetvári, ministro
- Mihály Mőcsényi, rektoro
- András Somos, rektoro
- István Tamássy, rektoro