Iĉkerio
Iĉkerio | |||||||||
| |||||||||
historia neagnoskita ŝtato • neagnoskita ŝtato • islama respubliko • ekzilregistaro | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
1 300 000
| ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
Chechen naxar • rusa rublo
| |||||||||
| |||||||||
Iĉkerio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Regiono | |||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
Lando | Rusio | ||||
Ĉefurbo | Grozno | ||||
- koordinatoj | 43° N, 46° O (mapo)43.33333345.666667Koordinatoj: 43° N, 46° O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 15 900 km² (1 590 000 ha) [+] | ||||
Areo | 15 900 km² (1 590 000 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 1 300 000 [+] (1992) | ||||
Denseco | 81,76 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Iĉkerio | |||||
Historio de Ĉeĉenio | |
---|---|
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio | |
Frua historio | |
Ĉeĉenoj, Vajnaĥoj | |
Tajpo, Tukĥumo | |
Ĉeĉenio kaj Rusio | |
Kaŭkaza milito | |
Norda Kaŭkaza Imamato | |
Tereka distrikto | |
Terekaj kazakoj | |
Rusia Enlanda milito | |
Montara Respubliko (1917—1919) | |
Tereka Soveta Respubliko (1918—1919) | |
Norda Kaŭkaza Soveta Respubliko (1918) | |
Norda Kaŭkaza Emirato (1919-1920) | |
Montara ASSR (1921—1924) | |
Ĉeĉena Nacia Distrikto (1920—1922) | |
Ĉeĉenio en Sovetunio | |
Ĉeĉena Aŭtonoma Regiono (1922—1934) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1934—1944) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR dum la Granda Patriotisma Milito (1941-1945) | |
Deporto de la ĉeĉenoj kaj inguŝoj (1944-1957) | |
Grozna distrikto (1944-1957) | |
Restarigo de la Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957) | |
Ĉeĉena-Inguŝa ASSR (1957—1991) | |
Ĉeĉenio post la dissolvo de Sovetunio | |
Iĉkerio (1991-2000) | |
Unua Ĉeĉenia milito (1994-1996) | |
Ĥasavjurtaj Interkonsentoj (1996) | |
Intermilita krizo en Iĉkerio (1996-1999) | |
Dua Ĉeĉenia milito (1999-2009) | |
Ĉeĉenio (ekde 2000) | |
Ĉeĉenaj rifuĝintoj | |
Iĉkerio (plena nomo Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio aŭ ĈRI, en la ĉeĉene Нохчийн Республика Нохчийчоь, Noxçiyn Respublika Noxçiyçö; ruse Чеченская Республика Ичкерия) estas memproklamita separista estraro de Ĉeĉenio. Ĝin proklamis Ĝoĥar Dudajev en jaro 1991. Kvankam proklamita, Iĉkerio neniam estis agnoskita de iu alia ŝtato aŭ grava internacia organizaĵo. Okazis du ege detruaj militoj inter Rusio kaj la ĉeĉenaj separatistoj kiujn subtenis islamistoj de aliaj regionoj kaj landoj. La militoj grave damaĝis ekonomion de la regiono.
Historio
[redakti | redakti fonton]1991-1994
[redakti | redakti fonton]En novembro de 1990, Ĝoĥar Dudajev estis elektita kiel estro de Plenumkomitato de Ĉeĉena Nacia Kongreso, kiu proponis ke Ĉeĉenio iĝu aparta respubliko ene de Sovetunio. En 1991 okazis referendumo, kiu re-afirmis tiun proponon kaj Dudajev iĝis efektive prezidento de Ĉeĉenio. En tiu pozicio, li deklaris unulateran sendependiĝon de la respubliko el Sovetunio kaj Rusio. Proponita sistemo estis demokratia registaro en formo de parlamenta respubliko.
La sendependa Iĉkerio ne estis internacie agnoskita. La sola lando kiu subtenas liberiĝon de Iĉkerio estis Kartvelio, reginta fare de Zviad Gamsaĥurdia. La ekzisto de lando, do, ne povis esti stabila, ĉar ĉiam ekzistis danĝero de rusia re-invado. Multaj krimuloj venis en Ĉeĉenion el tuta Rusio kaj ankaŭ el Mezorientaj landoj. Okazis multaj krimoj kaj kidnapoj, ekzistas eĉ reportoj pri uzo de sklavlaboro. Politikaj frakcioj kaj ĉeĉenaj klanoj luktis por regpovo, ofte eĉ per veraj bataloj kun uzo de pezaj armiloj. Interetnaj konfliktoj ankaŭ aktualiĝis, ĉar Ĉeĉenio dum sia tuta historio estis nacie diversa kaj konfliktoj inter diferaj etnaj grupoj ĉiam ekzistis. Malgraŭ ĉiuj provoj, registaro de Dudajev ne povis atingi pacon en la lando, kaj do multaj civitanoj fuĝis el la respubliko al aliaj landoj, aparte en Nord-Osetion.
Konstitucio de Iĉkerio estis proponita en marto 1992[1]. En la sama monato, kontraŭ-Dudajeva opozicio kun granda subteno fare de Rusio provis perforte preni regpovon. Dudajev enkondukis direktan prezidentan regon kaj dispelis la parlamenton. Rusio movis la trupojn, kiuj estis senditaj al la Osetia-Inguŝia konflikto, al la Ĉeĉenia bordo. Pro tio Dudajev deklaris staton de ekstremeco kaj pretigis ĝeneralan armeigon. En 1993 la opozicio provis alian tumulton kaj post malsukceso petis helpon el Moskvo. Rusaj trupoj invadis Ĉeĉenion, kaj tiel komencis unua ĉeĉena milito.
1994-1996
[redakti | redakti fonton]1996-1999
[redakti | redakti fonton]Post la milito, Iĉkerio iĝis defakte sendependa. En 1997 en respubliko okazis parlamentaj kaj prezidentaj elektoj, kaj la estro iĝis Aslan Masĥadov. Por kvin jaroj, li estis proklamita ĉefministro en Ĉeĉena registaro, kiu estis alianco de diferaj politikaj kaj naciaj frakcioj. Li penis rekonstrui la infrastrukturon de respubliko, kiu estis ege detruita dum milito, kaj eĉ postulis helpon de la Rusia registaro[2]. Rusio vere sendis iom da mono por rekonstruo de Ĉeĉenio, sed plimulto de tiu mono malaperis pro korupto kaj disŝtelo[3]. Ĉ. duonmiliono da homoj, pli ol 40% de Ĉeĉenia loĝantaro antaŭ la milito loĝis en rifuĝejoj kaj tropopulitaj vilaĝoj[4] La ekonomio efektive ne funkciis. Du rusaj armeoj trupoj ne eliris Ĉeĉenion kaj aktive partoprenis en krimaj aktivoj kontraŭ loĝantoj[4]. La monon por rekonstruo de Grozno Masĥadov provis atingi per vendi nafton al Britio[5]
Aslan Masĥadov ne povis konstrui efikan ŝtaton aŭ ekonomion. Multaj grupoj en la lando havis proprajn milittrupojn kaj tute ignoris la registaron. Kidnapoj, raboj kaj mortigoj fare de ambaŭ ĉeĉenaj militgrupoj kaj rusaj soldatoj, aparte de eksterlandanoj (ekz. en 1998 estis mortigitaj kvar laborantoj de brita firmao Granger Telecom[6]) helpis krei malbonan reputacion de Ĉeĉenio tutmonde. Neniu ŝtato volis agnoski ĝian sendependecon aŭ investi en ĝian ekonomion. Por multaj homoj, aparte eks-militistoj, kidnapoj iĝis preskaŭ sola maniero perlabori monon. Dum tri jaroj oni atingis pli ol 200 milionoj de USD per kidnapoj[7], kvankam mortigo de ostaĝoj estis nekutima[6]. En 1998, 176 homoj estis kidnapitaj kaj 90 de ili estis liberigitaj en la sama jaro. Ankaŭ kelkaj kidnapitoj, por kiuj neniu povis pagi monon, iĝis sklavoj de krimaj klanoj[3], sed la reportoj pri tio tre diferas kaj ofte venas el rusiaj registaraj informiloj aŭ aliaj nekredindaj fontoj (ekz. [8][9])
Por lukti la krimon, la iĉkeria registaro okazigis kelkajn publikajn ekzekutojn de plej noteblaj krimuloj[10][11], sed tio ne sufiĉis por haltigi la kidnapojn. En 1998 oni deklaris Iĉkerion Islama Respubliko kaj enkondukis rigoran sistemon de ŝaria juĝo. Post tio, Masĥadov komencis grandan kampanjon kontraŭ ostaĝ-prenistoj. La 25-an de oktobro 1998 Ŝadid Bargiŝev, la plej alta kontraŭ-kidnapa respondeculo de Iĉkerio, estis mortigita. La ĉeĉenaj ŝtatistoj proklamis ke tio estis venĝo pro sukcesa liberigo de granda nombro da ostaĝoj iom antaŭe[12] Laŭ asertoj de Masĥadov, granda parto de kidnapoj estis inspiritaj el Moskvo kaj performitaj fare de pro-Rusiaj trupoj[13]. Efektive, la kulpitaj grupoj aliĝis al Rusio dum la dua ĉeĉenia milito kaj iĝis gravaj pro-rusaj aktivistoj[14]
Ankaŭ en sendependa Iĉkerio okazis politika perforto. Mortigitaj, laŭdire pro politikaj kialoj, estis ĉefprokuroro Mansur Tagirov, multaj gravaj militestroj estis mortigitaj en kvereloj. En 16-a de julio 1998 Sulim Jamadaev (kiu aliĝis al Rusio dum dua ĉeĉena milito) mortigis 50 homojn en Gudermes[15]. La sekureco de naftodukto, kiu venis tra Ĉeĉenio el Kaspia maro ankaŭ ne povis esti garantiita. Malgraŭ ĉiuj provoj gardi ĝin, homoj trovis manierojn nelaŭleĝe ĉerpi nafton el ĝi. Pro tio multaj gravaj oficiistoj kaj naftkomercistoj en Rusio iĝis koleraj kaj provis mortigon de Masĥadov. FSB kelkfoje provis mortigi lin dum tiu periodo, sed li travivis[16]
Ekde 1999
[redakti | redakti fonton]Dua ĉeĉenia milito (1999-2009)
[redakti | redakti fonton]Skismo de 2007
[redakti | redakti fonton]En fino de jaro 2007, la prezidanto de Iĉkerio Doku Umarov deklaris, ke li renomas la respublikon al Noĥĉio (Noxçiyçö) kaj igas ĝin provinco de Kaŭkaza Emirlando (kiu, laŭ li, enhavu tutan Kaŭkazon kaj multajn aliajn landojn, kie eĉ ne estis liaj subtenantoj), kaj anoncis sin esti ties emiro. Tia imperiisma frenezaĵo estis forte kontraŭstarita fare de multaj membroj de la eksa Iĉkeria registaro kaj partizanaj grupoj en la respubliko. Kelkaj eĉ deklaris tion kiel provoko fare de FSB. Iuj, tamen, subtenis la ideon de Emirlando, kaj do aperis skismo en la ĉeĉena naci-liberiĝa movado.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo "Chechen Leadership In Exile Seeks To Salvage Legitimacy" (angle: "ĉeĉena gvidantaro en ekzilo provas savi sian ekzistorajton") en retejo globalsecurity.org
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-14. Alirita 2008-06-16.
- ↑ 3,0 3,1 Leon Aron. artikolo "Chechnya, New Dimensions of the Old Crisis" Arkivigite je 2008-03-12 per la retarkivo Wayback Machine en retejo de la organizaĵo American Enterprise Institute, la 1-an de februaro 2003
- ↑ 4,0 4,1 Alexander Goldfarb kaj Marina Litvinenko: "Death of a Dissident: The Poisoning of Alexander Litvinenko and the Return of the KGB." Free Press, New York, 2007. ISBN 978-1416551652.
- ↑ la gazeto London Sunday Times pri vizito de Masĥadov al Londono. Arkivita el la originalo je 2008-06-12. Alirita 2008-06-16.
- ↑ 6,0 6,1 Four Western hostages beheaded in Chechnya. Arkivita el la originalo je 2002-12-03. Alirita 2008-06-16.
- ↑ Tishkov, Valery. Chechnya: Life in a War-Torn Society. Berkeley: University of California Press, 2004. Page 114.
- ↑ Informo de la rusia ministerio pri justico "Chechnya violates basic legal norms" (angle: "Ĉeĉenio perfortas batajn jurajn normojn"), la 8-an de decembro 1999
- ↑ Соколов-Митрич, Дмитрий. (2007) Нетаджикские девочки, нечеченские мальчики. Moscow: Яуза-Пресс. ISBN 978-5-903339-45-7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-22. Alirita 2022-01-11.
- ↑ Document Information | Amnesty International. Arkivita el la originalo je 2003-07-31. Alirita 2003-07-31.
- ↑ Latvia Condemns Public Executions in Chechnya, 23 Sep 1997
- ↑ artikolo de la retejo The Michigan Daily Online. Arkivita el la originalo je 2007-06-30. Alirita 2008-06-16.
- ↑ artikolo "Police tried to silence GfbV - Critical banner against Putin´s Chechnya policies wars". Arkivita el la originalo je 2014-11-12. Alirita 2008-06-16.
- ↑ retejo rferl.org: artikolo "Russia: RFE/RL Interviews Chechen Field Commander Umarov", la 27-an de julio 2005; Doku Umarov who was the head of the Security Council of Ichkeria in 1997-1999 accused Movladi Baisarov and one of Yamadayev brothers of engaging in slave trade in the inter-war period
- ↑ Further emergency measures in Chechnya. Arkivita el la originalo je 2007-09-30. Alirita 2008-06-16.
- ↑ artikolo en retejo de la fondaĵo Jamestown Foundation
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- 10 years ago Russian special forces killed Chechnya's self-proclaimed president, Dzhokhar Dudayev Arkivigite je 2006-10-27 per la retarkivo Wayback Machine Moscow News
- EP:The Background of Chechen Independence Movement V: The Dagestan Provocation Arkivigite je 2006-04-04 per la retarkivo Wayback Machine
- FMSO: A Tale of Two Theaters: Russian Actions in Chechnya in 1994 and 1999
- Text of the Peace Treaty Arkivigite je 2007-11-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ASF, Edvard Kline, Chechen History Arkivigite je 2005-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
- The North Caucasus Conflict and its Implications for Russia, Kennan Institute, Mikhail Aleseev,
- Global Politician, David Storobin, The Chechen fight for independence Arkivigite je 2004-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
- The Time's cover on Chechnya, 2003
Ĉeĉeniaj separistaj paĝaroj
[redakti | redakti fonton]- ЧеченПресс Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine 'Oficiala' reta gazeto de ĈRI (ruse)
- Чечен.орг Paĝaro pri ĉeĉena kulturo kaj historio. (ruse)
- ЧечеНьюс Sendependa reta gazeto de ĈRI (ruse)
- KavkazCenter Arkivigite je 2014-01-05 per la retarkivo Wayback Machine Kaŭkazo-Centro, centra retejo subtena al la movado (ruse, laŭ propra deklaro ankaŭ angle, arabe kaj turke, sed praktike laŭ stato de februaro 2016 ne)