Ibahernando
Ibahernando | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10280 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | José Antonio Redondo Rodríguez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 545 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 19′ N, 5° 55′ U (mapo)39.316666666667-5.9166666666667Koordinatoj: 39° 19′ N, 5° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 540 m [+] | ||
Areo | 77 km² (7 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ibahernando [+] | |||
Ibahernando estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 545 loĝantoj sur areo de 77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km². a loĝantoj nomiĝas viveños.
Situo
[redakti | redakti fonton]Ibahernando estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo, je altitudo de 540 m; je 52 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je pli malpli same de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 77 km². Ĝi estas je 18 km sudokcidente de Trujillo kaj je 6 km okcidente de Santa Cruz de la Sierra. Ĝi limas ankaŭ kun Robledillo de Trujillo, Santa Ana, Ruanes kaj La Cumbre.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.
Historio kaj heredaĵo
[redakti | redakti fonton]En Ibahernando oni trovis steleon de granito, kun desegnoj gravuritaj de ŝildo, glavo kaj lanco, kio markas ĝin kiel tomboŝtono de la Bronzepoko (9-8a jarcentoj a.K.) kaj oni reuzis ĝin en romia epoko kun la jena skribaĵo:"Alluquiu(s)/Protacidi.f(ilius)/hece.situs" (tradukebla kiel:"Allukio, filo de Protacido, ĉi tie kuŝas").
Ĉefa vidindaĵo estas la Preĝejo de la Degollación de San Juan Bautista (Senkapigo de Sankta Johano Baptisto), konstruita inter la 15a jarcento kaj la 16a jarcento, situa sur antikva tombejo kaj la ermitejo de la Virgen de la Jara en la rura vojo al Santa Ana.
Gravuloj
[redakti | redakti fonton]La jenaj:
- Eladio Viñuela, prestiĝa sciencisto hispana.
- Alejandro Cercas, socialista deputito de la Eŭropa Parlamento.
- Javier Cercas, verkisto.
- Don Fernando Solís de Vargas y Carvajal, ĉevaliro de Santiago, militestro en Flandrio, guverniestro de Grevelingen, Gento kaj Antverpeno, kie mortis en 1670.