Ibolya Darvas
Ibolya Darvas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Darvas Ibolya |
Naskiĝo | 14-an de junio 1905 en Ipeľský Sokolec |
Morto | 6-an de junio 1990 (84-jaraĝa) en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Dávid Ney |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Ibolya Darvas [iboja darvaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Darvas Ibolya estis hungara operkantisto, (koloratursoprano). Ŝia edzo estis Dávid Ney (pli juna).
Ibolya Darvas [1] naskiĝis la 14-an de junio 1905 en Budapeŝto, ŝi mortis la 6-an de junio 1990 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ibolya Darvas devenis el juda familio. Ŝi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1929. Ŝi debutis en Teatro Városi. Ekde 1935 ŝi estis membro de vojaĝanta trupo de Jenő Sziklai. Dum la 2-a mondmilito ŝi kantadis antaŭ juda publiko pro la kontraŭjudaj leĝoj. Ŝi kantadis ankaŭ en koruso de Granda Sinagogo de Budapeŝto. Inter 1945 kaj 1949 ŝi apartenis al Nacia Teatro (Szeged), inter 1949-1955 al Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi frue forlasis la scenejon pro gorĝoproblemo.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Giacomo Meyerbeer Les Huguenots - paĝio (debuto en 1929)
- Ferenc Lehár: A víg özvegy (opereto) — Valencienne
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – Gilda
- La Traviata – Violetta Valéry
- Un balo in Maschera – Oscar
- Georges Bizet: Carmen — Frasquita
- Johann Strauß (filo): Die Fledermaus – Adél
- Gaetano Donizetti:
- Lucia di Lammermoor – titolrolo
- Don Pasquale – Norina
- Giacomo Puccini: La Bohème – Musette
- Charles Gounod: Faust – Siebel
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo — Rosina
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — Olympia
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro – Cherubino
- Die Zauberflöte – Papagena
- Die Entführung aus dem Serail – Blondchen
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-01-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio