Ida (Sankta Maria en la Kapitolo)
Ida | |||||
---|---|---|---|---|---|
Abatino de Sankta Maria en la Kapitolo | |||||
Abatino Ida kaj ĉefepiskopo Hildeboldo de Kolonjo ĉe la turo de la kolonja urbodomo
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | antaŭ 1025 | ||||
Morto | la 7-an aŭ 8-an de aprilo 1060 en Kolonjo | ||||
Familio | |||||
Familio | Ezzidoj | ||||
Patro | Ezzo, palatina grafo de Lotaringo vd | ||||
Patrino | Matilda de Lotaringo vd | ||||
Gefratoj | Otto la 2-a de Ŝvabio, Herman la 2-a de Kolonjo, Liudolf de Lotaringo, Richeza de Lotaringo kaj Teofano de Essen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monaĥino vd | ||||
Aktiva en | Kolonjo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ida (naskiĝinta antaŭ 1025; mortinta la 7-an aŭ 8-an de aprilo 1060) estis la plej grava abatino de la kolonja abatinejo Sankta Maria en la Kapitolo. Ŝiaj ĝis nun konserviĝintaj artverkoj apartenas al la elstaraj trezoroj de la epoko.
Ida estis filino de palatina grafo Ezzo kaj Matilda, fratino de imperiestro Oto la 3-a. La nepino de imperiestro Oto la 2-a kaj de Teofano apartenis per tio al la familio de la Ezzidoj, kiu komence de la 11-a jarcento atingis altan gravecon en Malsupra Rejnlando. Ida, supozeble unu el la pli junaj filinoj de Ezzo, estis edukata en Kanonikejo Gandersheim de sia onklino Sofia.
Ida estis same kie sia fratino Teofano en Essen kaj sia frato Hermano en Kolonjo treege aktiva kiel donacanto. Ŝi novkonstruigis, supozeble kune kun Hermano, la preĝejon Sankta Maria en la Kapitolo. La konstruaĵo montras multajn rilatojn al regosimboloj, ekzemple en la okcidenta alkonstruaĵo per citado de la kolonoaranĝo de la palastkapelo je Akeno. La mezuroj de la trikonka domensemblo de la orienta domo de Sankta Maria en la Kapitolo estas preciza kopio de la Naskiĝopreĝejo je Betlehemo, dum kiam la kripto citas tiun de la katedralo de Speyer.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Klaus Gereon Beuckers: Die Ezzonen und ihre Stiftungen, LIT Verlag, Monastero 1993, ISBN 3-89473-953-3
- Hatto Küffner: Das ottonische Evangeliar, en: Hugo Weidenhaupt (eldoninto): Gerresheim 870-1970. Beiträge zur Orts- und Kunstgeschichte, Duseldorfo 1970, pj.149-156
- Ulrike Surmann: Das Kreuz Herimanns und Idas, Episkopeja Muzeo je Kolonjo 1999
- Gerhard Weilandt: Wer stiftete den Hitda-Codex (Darmstadt, Hess. Landes- und Hochschulbibliothek, Cod. 1640)? Ein Beitrag zur Entwicklung der ottonischen Kölner Buchmalerei, en: Annalen des Historischen Vereins für den Niederrhein (AHVN) 190 (1987), pj.49-83
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio de Ida Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine