Ida Pfeiffer
Ida Pfeiffer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ida Laura Pfeiffer | ||
Naskonomo | Ida Reyer | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1797 en Vieno | |
Morto | 27-an de oktobro 1858 (61-jaraĝa) en Vieno | |
Mortis per | Malario vd | |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno (1892–) St. Marx Cemetery (en) (1858–1892) vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Habsburga monarkio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Edz(in)o | Mark Anton Pfeiffer (en) (1820–) vd | |
Infanoj | Óscar Pfeiffer (en) , Alfred Pfeiffer (en) , Bertha Pfeiffer (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | esploristo vojaĝisto verkisto de vojaĝa literaturo redaktisto verkisto natursciencisto etnografo vd | |
Laborkampo | Vojaĝo kaj vojaĝlibro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ida PFEIFFER [ida pfajfer], origine: Ida REYER, (naskiĝis la 14-an de oktobro 1797, mortis la 28-an de oktobro 1858) estis aŭstra esploristo, vojaĝverkisto, kaj etnografo. Ŝi estis la unua virino, kiu sola vojaĝis tra la tuta mondo, kaj kies furorantaj ĵurnaloj estis tradukitaj en sep lingvojn. Ŝi veturis ĉirkaŭ 32 000 kilometrojn tere kaj 240 000 kilometrojn maren, inkluzive de du vojaĝoj tra la mondo de 1846 ĝis 1855 [1]. Pri siaj sep mondvojaĝoj ŝi verkis 13 librojn.
Ŝi estis membro de geografiaj societoj kaj de Berlino kaj Parizo, sed la Reĝa Geografia Societo rifuzis al li membriĝi en Londono, ĉar ĝi malpermesis la elekton de virinoj antaŭ 1913.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ida Pfeiffer naskiĝis en Vieno (Aŭstrio). Kvankam ŝi jam kiel infano revis pri grandaj vojaĝoj, ŝi en la jaro 1820 obeis al sia familio kaj edziĝis al advokato d-ro Pfeiffer, kiu estis 24 jarojn pli aĝa ol ŝi. Post kiam la du filoj plenkreskiĝis, la paro disiĝis.
Nun Ida Pfeiffer ekrealigis sian revon: Intertempe 44 jarojn aĝa, ŝi legis vojaĝpriskribojn, lernis fremdajn lingvojn kaj la konservadon de plantoj kaj bestoj.
Vojaĝoj
[redakti | redakti fonton]De 1842 ĝis 1858 ŝi faris kvar ĉefajn vojaĝojn,
- Istanbulo, Jerusalemo kaj Islando (1842–1845)
- Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo (1846–1848)
- Dua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo (1851–1855)
- Madagaskaro (1856–1858)
i.a. al Egiptio, Ĉinio, Brazilo, Islando kaj Tahitio. Inter la vojaĝoj ŝi dum mallonga tempo restis en Vieno.
Eksterlande Ida Pfeiffer vivis la primitivan vivon de la lokaj loĝantoj. Ŝi ne timis danĝerojn: En la jaro 1852 en Sumatro – kiel unua eŭropanino – ŝi vizitis tribon, kiu onidire vivis kanibale. En Madagaskaro en 1858 ŝi spertis konflikton kun la reĝino Ranavola la 1-a. La reĝino forpelis ŝin el la lando kaj Ida Pfeiffer malsana revenis al Vieno, kie ŝi la 28-an de oktobro 1858 mortis.
Influoj
[redakti | redakti fonton]Pfeiffer estas referencita kiel "Madam Pfeiffer" en la libro de Thoreau, Walden. Thoreau parolas pri kiel ŝi portis pli civilizitajn vestaĵojn kiam ŝi proksimiĝis al sia patrujo.
Alfred Wallace ofte menciis Pfeiffer en siaj leteroj al sia fratino, al sia kolego Henry Walter Bates, kaj al Samuel Stevens, naturhistoria agento en Londono, kiu subtenis la kolektan ekspedicion de Pfeiffer al Ameriko.
Fakte, Wallace vizitintos multajn el la samaj lokoj, kiujn Pfeiffer faris antaŭ li, inkluzive de la Malaja Insularo.
Charles Darwin citis Pfeiffer en sia Descent of Man (1871), rimarkante ke "en Javo, flava, ne blanka knabino, estas konsiderata, laŭ sinjorino Pfeiffer, belulino."
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Reise nach dem skandinavischen Norden... (1846)
- Eine Frauenfahrt um die Welt (1850)
- Meine zweite Weltreise (1856)
- Reise nach Madagaskar (eld. 1861)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ van Wyhe, John (2019). Wanderlust: The Amazing Ida Pfeiffer, the First Female Tourist. NUS Press. p. 6. ISBN 9789813250765.