Saltu al enhavo

Iglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iglo

Iglo foje Igluoneĝdomo (inuktitute ᐃᒡᓗ) estas sezona kupolforma neĝdometo de inuitoj. La vorto simple signifas domon en la inuktituta, la lingvo de la Inuitoj.

Arkitekture la iglo estas unika, ĉar la konstrumaterialo estas brikoj el neĝo, kiuj estas tiel formitaj ke konstruskeleto ne estas necesa.

La iglo konsistas el kupolo, la loĝejo mem kaj tunelo, kiu servas kiel enirejo/elirejo kaj samtempe funkcias kiel deponejo. Oni povas fari fenestron el peco da glacio.

Kelkaj eskimotriboj, speciale la triboj kiuj vivas ĉirkaŭ la Davisa Markolo, tapetas la internon de la iglo per bestofeloj, kiuj povas plialtigi la temperaturon en la iglo de 2 al 10 ĝis 20 °C.

Germana kaj aŭstra nutraĵentreprenoj prenis la nomon iglo kiel sian varmarkon. http://de.wikipedia.org/wiki/Iglo

Konstruado

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]