Ikimono no kiroku
Ikimono no kiroku | |
---|---|
![]() | |
filmo | |
Originala titolo | 生きものの記録 |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 1955, 22 nov. 1955 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Asakazu Nakai |
Reĝisoro(j) | Kurosawa Akira |
Produktisto(j) | Sōjirō Motoki |
Scenaro | Shinobu Hashimoto • Fumio Hayasaka • Hideo Oguni |
Muziko de | Masaru Sato |
Rolantoj | Mifune Toshiro • Shimura Takashi • Minoru Chiaki • Kamatari Fujiwara • Ken Mitsuda • Masao Shimizu • Noriko Sengoku • Akemi Negishi • Eijirō Tōno • Hiroshi Tachikawa |
Produktinta firmao | Toho |
IMDb | |
Mi vivas time (生きものの記録, Ikimono no kiroku, konata ankaŭ kiel Atesto de vivantulo aŭ Kion la birdoj konas) estas japana drama filmo de 1955 reĝisorita de Akira Kurosawa, produktorita de Sōjirō Motoki, kaj verkita de Kurosawa kun Ŝinobu Haŝimoto, Fumio Hayasaka, kaj Hideo Oguni.[1] En la filmo stelulas Toŝiro Mifune kiel maljuna fabrikposedanto (Toshiro Mifune) kiu estas tiom terurigita pri la eblo de nuklea atako ke li determiniĝas translokigi sian tute etendan familion (kaj la enleĝan kaj la ekster-geedzan) al tio kion li komprenas kiel sekureco de farmo en Brazilo.
En la filmo stelulas ankaŭ Takashi Shimura. Ĝi estas blankanigra kaj daŭras 103 minutojn. La filmo estis ene de la Festivalo de Cannes de 1956.[2]

La produktado iris multe pli flue ol en la antaŭa filmo de la reĝisoro, sed kelkajn tagojn antaŭ la filmadfino, la komponisto de Kurosawa, nome kunlaboranto kaj amiko Fumio Hayasaka mortis (pro tuberkulozo) estante nur 41-jaraĝa. La muziko de la filmo estis finita de studento de Hayasaka, nome Masaru Sato, kiu faros la muzikon de ĉiuj el la sekvaj ok filmoj de Kurosawa. Atesto de vivantulo premieris en Novembro 1955 kaj ricevis diversajn recenzojn kaj mutigis la publikan reagon, iĝante la unua filmo de Kurosawa kiu perdis monon dum sia dekomenca montrado en kinejoj. Nuntempe, ĝi estas konsiderata de multaj inter la plej fajnaj filmoj kiuj temas pri la psikologiaj efekoj de la tutmonda nuklea kotomarĉo.[3][4][5]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "生きものの記録とは". kotobank. Alirita la 15an de Februaro 2020.
- ↑ "Festival de Cannes: I Live in Fear". festival-cannes.com. Alirita la 14an de Marto 2021.
- ↑ Galbraith, paĝoj 214–223
- ↑ Goodwin 1994, p. 125
- ↑ Prince, paĝoj 159–170
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Galbraith, Stuart, IV (2002). The Emperor and the Wolf: The Lives and Films of Akira Kurosawa and Toshiro Mifune. Faber and Faber, Inc. ISBN 978-0-571-19982-2.
- Goodwin, James (1994). Perspectives on Akira Kurosawa. G. K. Hall & Co. ISBN 978-0-8161-1993-6.
- Kurosawa, Akira (1983). Something Like an Autobiography. Tradukita de Audie E. Bock. Vintage Books. ISBN 978-0-394-71439-4.
- Prince, Stephen (1999). The Warrior's Camera: The Cinema of Akira Kurosawa (2nd, revised ed.). Princeton University Press. ISBN 978-0-691-01046-5.
- Richie, Donald (2001). A Hundred Years of Japanese Film. Kodansha International. ISBN 978-4-7700-2682-8.
- Yoshimoto, Mitsuhiro (2000). Kurosawa: Film Studies and Japanese Cinema. Duke University Press. ISBN 978-0-8223-2519-2.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- I Live in Fear en Rotten Tomatoes
- Ikimono no kiroku en Interreta filma datumbazo (angle)
- Ikimono no kiroku en Japanese Movie Database