Il sole anche di notte
Il sole anche di notte | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Il sole anche di notte |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 1990, 13 sep. 1990 |
Ĝenro | drama filmo, dramo |
Kameraado | Giuseppe Lanci |
Reĝisoro(j) | Paolo Taviani • Vittorio Taviani |
Produktisto(j) | Giuliani G. De Negri |
Scenaro | Tonino Guerra • Paolo Taviani • Vittorio Taviani • Fratoj Taviani |
Filmita en | Basilikato |
Loko de rakonto | Italio |
Muziko de | Nicola Piovani |
Rolantoj | Julian Sands • Charlotte Gainsbourg • Nastassja Kinski • Massimo Bonetti • Margarita Lozano • Patricia Millardet • Rüdiger Vogler • Pamela Villoresi • Tony Sperandeo • Giancarlo Giannini • Geppy Gleijeses |
IMDb | |
Il sole anche di notte (Suno eĉ nokte) estas franc-ital-germana filmo de 1990 reĝisorita de Paolo kaj Vittorio Taviani.
Temas pri la dekdua filmo reĝisorita de la fratoj Taviani, libere inspirita de la rakonto "Pastro Sergij" de Lev Tolstoj, produktorita de Giuliani G. De Negri. Ĝi estis prezentata ekster konkurenco en la 43a Festivalo de Cannes.
Kiel historia filmo la originala kortego de la caro Nikolao la 1-a de Rusio estas anstataŭita per tiu de Karlo la 3-a de Hispanio kiam li estis ankoraŭ Karlo la 7-a de Napolo. Ĉiujn originalajn rusajn lokojn oni anstataŭis per aliaj de suda Italio.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Fine de la 18-a jarcento. Sergio Giuramondo, nobela kaj fianĉo de la Dukino Kristina, ekkonas, ke lia estonta edzino estis amatino de la reĝo Karlo kaj sekve li rompas sian geedzan pakton. Li reprenas siam iaman religiemon de la tempoj infanecaj kaj iĝas monaĥo de San Paolo (barnabita), dependanta de la episkopo. Sergio post nova seniluziiĝo retiriĝas al ermitejo por vivi kiel anakoreto. Li frontas sennombrajn pruvojn, inter kiuj rezisti al la allogo de bela aktorino. Pastro Sergio, konvinkita ke li ne povos supero la tenton, fifaras al si amputon. La virino, kortuŝita, same retiriĝas al monaĥejo kiel klaŭzura monaĥino. Li akiras famon de sanktulo kaj kuracanto, famo kiu endanĝerigas sian amatan solemon, interrompita de amasoj da malesperuloj cele al fizikaj kaj spiritaj kuracoj. Kiam ŝajne li jam superis la malfacilaĵojn, li sindonas al malsana junulino kaj sekrete foriras al nova soleco
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Julian Sands kiel Sergio Giuramondo
- Charlotte Gainsbourg kiel Matilda
- Massimo Bonetti kiel Princo Santobuono
- Margarita Lozano kiel patrino de Sergio
- Patricia Millardet kiel Aurelia
- Rüdiger Vogler kiel reĝo Karlo
- Nastassja Kinski kiel Cristina Del Carpio
- Pamela Villoresi kiel Giuseppina Giuramondo