Ildikó Bende
Aspekto
Ildikó Bende | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de marto 1943 (81-jaraĝa) en Kecskemét |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Ildikó Bende, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bende Ildikó estas hungara aktoro, pupteatristo.
Ildikó Bende[1][2] naskiĝis la 14-an de marto 1943 en Kecskemét.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ildikó Bende akiris pedagogian diplomon en altlernejo en 1963. Ŝi instruis lernojaron en Somogyjád, poste ŝi aliĝis al Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Komence ŝi estis sufloro, poste dancisto, fine aktoro. Inter 1966–1974 ŝi estis membro de Teatro de Kecskemét, poste de Teatro Kisfaludy (Győr). Ŝi fondis pupteatrejon en kulturdomo de Győr. Ŝi ricevis premiojn inter 2006-2019, krome ŝi ricevis la titolon eterna membro de Teatro Kisfaludy.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: La ventego - Ariel (debuta rolo)
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - seruristino
- Ferenc Lehár:
- A mosoly országa - baronino Hardegg
- Luxemburg grófja - Fleury
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Mater Margherite
- Henrik Ibsen: Nora - vartistino
- Ferenc Molnár: Az üvegcipő - patrino de Adél
Ŝiaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Rózsa Sándor (1971)
- Senkiföldje (1993) - Juszti
- Budakeszi srácok (2006)
- Jóban Rosszban (televizia serio, 2017) - Zólyomi Róza
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2021-07-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- [1]