Ildikó Iván
Ildikó Iván | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Iván Ildikó |
Naskiĝo | la 24-an de januaro 1959 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gábor Görgey |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Ildikó IVÁN, laŭ hungarlingve kutima nomordo Iván Ildikó estas hungara operkantisto, (soprano). Ŝia edzo estas Gábor Görgey.
Ildikó Iván [1] naskiĝis la 24-an de januaro 1959 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ildikó Iván akiris flutan diplomon en filio de Muzikakademio de Budapeŝto en Debrecen en 1980, kantistan en 1984, pedagogian en 2004. Post la kantista diplomo ŝi aliĝis al Nacia Teatro (Szeged). Ŝi ricevis stipendiojn kaj ŝi gajnis kantokonkursojn (ekzemple en 1984 en Karlovy Vary, en la sekva jaro en Sofio). Ŝi kantadis unuafoje en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1986. En 1988 ŝi gajnis en Stuttgart, tial ŝi ricevis kontrakton en operejo de Bonn. Ŝi estis membro de Budapeŝta Operejo inter 2004 kaj 2008. Dum libertempo ŝi pentradas, eĉ ŝi ilustras librojn de Gábor Görgey. En la 2010-aj jaroj ŝi ricevas rolojn en teatro de Budaörs.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Emil Petrovics: Cest la guerre - edzino
- Giuseppe Verdi: Rigoletto – Gilda
- Gaetano Donizetti: Lucia di Lammermoor – titolrolo
- Wolfgang Amadeus Mozart: Così fan tutte – Fiordiligi, Despina
Ŝiaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Gábor Görgey: Tükörjáték
- Wolfgang Amadeus Mozart: Cosi fan tutte (1988)