Ilka Petur
Etoso
Ilka Petur | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Vitárius Ilona |
Naskiĝo | la 1-an de februaro 1912 en Rákoscsaba (Hungario) |
Morto | la 9-an de marto 1993 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 624 (E) -343 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Ilka Petur, laŭ hungarlingve kutima nomordo Petur Ilka estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia origina nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Vitárius Ilona.
Ilona Vitárius [1] naskiĝis la 1-an de februaro 1912 en Rákoscsaba, ŝi mortis la 9-an de marto 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilka Petur studis en la Muzikakademio de Budapeŝto, inter 1934 kaj 1943 ŝi apartenis al migranta teatro de Mihály Erdélyi (teatrestro), poste al Nacia Teatro (Szeged) ĝis 1950. Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Kisfaludy (1950–1953)
- Nacia Teatro (Pécs) (1953–1956)
- Teatro Jókai (1956–1964)
Inter 1964-1966 ŝi laboris en filma produktejo, poste ŝi pensiuliĝis. Ŝi ricevis premiojn en 1954 kaj 1985.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Reĝo Lear - Goneril
- József Katona: Bánk bán - Gertrudis
- Ferenc Lehár: Cigányszerelem - Zórika
- Ede Szigligeti: A cigány - Rózsi
Elektitaj kinaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Szervusz, Péter! (1939) – amikino
- Erzsébet királyné (1940) – korteganino
- Hintónjáró szerelem (1955)
- Csigalépcső (1958)
- Dudek horoj (filmo) (1965)
- A ménesgazda (1978)
- Elcserélt szerelem (1983)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- A vak (1962)
- Beszterce ostroma (1976)
- A trónörökös (1989)
Dubladaj roloj
[redakti | redakti fonton]- en pluraj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj [2]