Ilka Toperczer
Aspekto
Ilka Toperczer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 11-an de julio 1847 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | 24-an de septembro 1876 en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 28-1-101 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1866) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Ilka Toperczer [topercer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Toperczer Ilka estis hungara operkantisto (soprano). Ŝiaj originaj personaj nomoj estis Magdolna Amália Stephana.
Ilka Toperczer[1][2] naskiĝis la 11-an de julio 1847 en Pest (urbo), ŝi mortis la 24-an de septembro 1876 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilka Toperczer akiris licencon pri operkantado en Aktora Lernejo en 1866. Ŝi debutis sian karieron en Nacia Teatro (Pest) (tiam la Operejo ankoraŭ ne ekzistis!). Inter 1868—1870 ŝi kantis en Lepsiko, poste denove en la Nacia Teatro. En 1873 ŝi forlasis la teatron kaj ŝi estis aŭdebla nur en koncertoj. Tamen kelkajn monatojn ŝi apartenis al teatra kompanio de Lajos Temesváry. Ŝi edziniĝis en 1871.
Ŝia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ludwig van Beethoven: Fidelio —
- Charles Gounod: Faŭsto (opero) — Margit
- Ferenc Erkel: Hunyadi László — Erzsébet
- Fromental Halévy: La Judino — Recha (titolrolo)
- Giacomo Meyerbeer:
- Die Afrikanerin — Selica (titolrolo)
- Die Hugenotten — Valentine
- Wolfgang Amadeus Mozart: Don Giovanni — Donna Anna
- Richard Wagner: Lohengrin — Elza