Illés Horváth
Illés Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1984 (40-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Kaposvár (–2006) |
Familio | |
Edz(in)o | Lili László (en) |
Okupo | |
Okupo | artodirektoro (2019–) teatra reĝisoro aktoro |
TTT | |
Retejo | https://www.horvathilles.com/ |
Illés Horváth [ilEŝ horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Horváth Illés András estas hungara aktoro, infana aktoro, voĉoaktoro.
Illés Horváth[1][2] naskiĝis la 5-an de aprilo 1984 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Illés Horváth frekventis bazlernejon, ankaŭ privatan aktorstudion de Margit Földessy. Ekde sia aĝo 9 li ricevis rolojn en jam ne ekzistanta ĉefurba teatro. Li aĝis 17, kiam li ricevis signifan rolon en Teatro Hevesi Sándor. Li akiris aktoran diplomon en Universitato de Kaposvár en 2006. Lia ĉefinstruisto estis László Babarczy. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis Teatro Petőfi (Veszprém) (2006), Teatro Hevesi Sándor (2007), Nacia Teatro (Szeged) (2008-2010), Teatro Magyar (2010-2019). Intertempe en 2016 li ekinstruis aktoradon en lernejo. Li estis levita arta gvidanto de Teatro de Nyíregyháza en 2019. Li ricevis aktorajn premiojn inter 2009 – 2017. Lia edzino naskis en 2020.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- La Dresado de la Megero - Lucentio; travestite Cambio
- Makbeto (tralaborita) - princo de Cumberland, pli poste reĝo de Skotlando
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Sebastian
- Tito Androniko - Martius
- La Komedio de Eraroj - pruntedonanto de Angelo
- Béla Balázs: En Eŭropo ie (teatra adapto) - Ficsúr
- Imre Dobozy: La kaporalo kaj la aliaj - Szijártó
- Ede Szigligeti: Liliomfi - Schwartz
- Pierre Barillet-Jean-Pierre Grédy: La floro de kakto - Igor
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde - vira titolrolo
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Sobri (2002) – Marci Recze
- Partizánok (mallonga filmo, 2016) - lerneja servisto
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Ryan Eggold, Ewan McGregor, Alex Pettyfer[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Kisváros (serio, 1993, 2000–2001) − Karesz Kormos
- Családi nyár (1996) - Ferdi
- Presszó (serio, 2008) - Hubi
- Társas játék (serio, 2013) - blondulo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- roloj
- [1]