Ilmari Ekström
Aspekto
Ilmari Ekström | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1890 |
Morto | 1-an de januaro 1972 (81-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Finnlando ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto tradukisto elektrika inĝeniero ![]() |
Ilmari EKSTRÖM (naskiĝis la 7-an de januaro 1890 en Piikkiö) estis finna esperantisto kaj elektro-inĝeniero en Turku. Li fariĝis esperantisto en 1907 kaj estis prezidanto de la loka grupo. Ankoraŭ en la 1960aj jaroj li estis aktiva.
Tradukoj
[redakti | redakti fonton]- Aleksis Kivi: Lea, teatraĵo. Helsingforso: Otava, 1920. (Finna Biblioteko Esperanta 3.)
- Aleksis Kivi: Sep fratoj, rakonto. Helsinki: Vilho Suonio Setälä, 1947. 360 paĝoj.