Saltu al enhavo

Ilona Fodor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilona Fodor
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1935 (1935-01-01)
en Budapeŝto
Morto 13-an de marto 1989 (1989-03-13) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ilona Fodor, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fodor Ilona estis hungara fizikisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Lovas Miklósné [lovaŝ miklOŝnE].

Ilona Fodor[1] naskiĝis la  1-an de januaro 1935(nun 1935-01-01) en Budapeŝto, ŝi mortis la 13-an de marto 1989 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ilona Fodor maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1953, poste ŝi akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1958. Post la diplomo ŝi laboris en akademia instituto, samtempe en ties laboratorio ĝis 1982, poste konsilisto ĝis sia morto. Intertempe ŝi doktoriĝis en la universitato en 1964, ŝi kandidatiĝis en 1972, li doktoriĝis en 1982 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝi okupiĝis pri nuklea fiziko kaj esploro pri la nuklea strukturo. En Hungario ŝi estis la unua, se temas pri esplori specialajn, izobarajn analogajn statojn. En la 1970-aj jaroj ŝi trifoje esploris en Francio. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1970-1973.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vizsgálatok a C12 atommag 16,1 MeV energiájú gerjesztett nívóján. (1958)
  • Direkt és kompound folyamatok interferenciájának hatása a (p, gamma) reakciókra. (1964)
  • Izobár analóg állapotok gammabomlása az A>40 tömegszámtartományban. (disertaĵo, 1970)
  • Analogue Resonances in the 64Zn Nucleus. (kunaŭtoro, 1976)
  • Az izobár analóg állapotok finomszerkezete. (disertaĵo, 1980).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.