Ilona Mattyasovszky
Ilona Mattyasovszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fraknói Ilona |
Naskiĝo | la 31-an de marto 1892 en Esztergom (Hungara reĝlando) |
Morto | la 13-an de aprilo 1943 en Budakeszi (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Géza von Bolváry (1922–1943) |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra aktoro filmaktoro |
Ilona Mattyasovszky [matjaŝovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mattyasovszky Ilona estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo (hungare) estis Fraknói Ilona, ŝia nomo eksterlande estis Helene von Mattyasovszky.
Ilona Fraknói [1] naskiĝis la 31-an de marto 1892 en Esztergom, ŝi mortis la 13-an de aprilo 1943 en Budakeszi.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilona Mattyasovszky komence estis teatra aktoro en provinco, ŝi frue, jam ekde 1913 ŝi ricevis rolojn en filmoj. Dum la Hungara Sovetrespubliko ŝi estis sekretario de la filmaktora societo, poste ŝi fondis filmaktoran lernejon, kiu ne funkciis longe. Tiutempe ŝi edziniĝis al Géza von Bolváry, baldaŭ ili vivis en Vieno, Berlino, Munkeno. Tiutempe ŝi havis rolojn nur en germanaj filmoj. En 1942 ŝi ricevis malsanon dum filmado, en la sekva jaro ŝi mortis spite la medicinan flegadon.
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Drághfy Éva (1913) - debuto, eĉ ĉefrolo
- A toprini nász (1915)
- Tilos a csók (1919)
- Steh' ich in finstrer Mitternacht (1927)
- The Woman on the Rack (1928)