Ilona Unger
Aspekto
Ilona Unger | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1885 en Felsőgagy | |
Morto | 30-an de novembro 1999 (114-jaraĝa) | |
Ŝtataneco | Hungario Usono vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ilona Unger, laŭ hungarlingve kutima nomordo Unger Ilona estis hungara poeto, novelisto. Ŝia pseŭdonimo estis Alba Nevis, ŝia persona nomvarianto estis Ila.
Ilona Unger[1] naskiĝis en 1886 en Ereszvény, kiu supozeble nun estas urboparto de Újfehértó, ŝi mortis depost 1934 en Usono.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ilona Unger maturiĝis devenis el juda familio. Post morto de sia patro ŝi translokiĝis al Budapeŝto, kie ŝiaj erotikaj poemoj kaj noveloj aperis en ĵurnaloj kaj gazetoj. Baldaŭ ŝi verkis ankaŭ por infanoj. En la 1920-aj jaroj ŝi translokiĝis al Usono (supozeble pro la kontraŭjuda estoso), ekloĝis en Novjorko kaj okupiĝis pri artaĵoj. Pro la juda deveno ŝiaj volumoj estis retiritaj el la hungaraj bibliotekoj dum la nazia erao (1944).
Elektitaj volumoj
[redakti | redakti fonton]- A hét csuda (poemoj, 1905)
- Bolti lányok (noveloj, 1908)
- Nász előtt (poemoj, 1910)
- Bíbor (poemoj, 1916)
- Napországban. Ifjúsági színjáték (porjunulara teatraĵo, 1918)
- Harminc pompás mese (fabeloj, 1924)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- (la koncerna teksteto estas legebla post klako al majusklo U, poste serĉu la nomon)