Ilwad Elman
Aspekto
Ilwad Elman | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-a de decembro 1989 en Mogadiŝo |
Ŝtataneco | Somalio ![]() |
Familio | |
Patro | Elman Ali Ahmed ![]() |
Patrino | Fartuun Adan ![]() |
Frat(in)oj | Almas Elman kaj Iman Elman ![]() |
Okupo | |
Okupo | homrajta aktivulo ![]() |
Ilwad Elman (somale Ilwaad Elman, arabe إيلواد المان, naskiĝis la 22-an de decembro 1989 en Mogadiŝo) estas homrajta aktivulino en Somalio. En 2022 al ŝi kune kun sia patrino Fartuun Adan estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“.