Imagawa (klano)
Aspekto
(Alidirektita el Imagaŭa)
Imagawa estas familio de daimioj el japana mezepoko, posteuloj de la imperiestro Seiwa (850-880).
Imagawa Kuniuji, pranepo de Ashikaga Yoshiuji, translokiĝis al Imagawa (provinco Mikawa) dum la 13-a jarcento kaj uzos la nomon de la loko.
Tiu klano estris la provincojn de Suruga kaj Totomi de la 14-a jarcento ĝis la 16-a jarcento, kaj influis la provincon Mikawa dum la juneco de Tokugawa Ieyasu.
La potenco de klano malpligrandiĝis dum la bataloj kontraŭ la klano Oda. Oda Nobunaga venkis super la Imagawa-klanon dum la batalo de Okehazama, dum kiu mortis Imagawa Yoshimoto.
Dum la Edo-epoko la Imagawa-klano estis inter la "koke", grandaj familioj de Japanio.