Saltu al enhavo

Impulso (elektroniko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Signal-laborado. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Impulso.
Ekzemploj de impulformoj: (a) ortangula, (b) sinusduona, (c) diraka, (d) sinc-a, (e) gaŭsa

En elektroniko, impulso estas rapida, pasema ŝanĝo en la amplitudo de signalo de bazlinia valoro al pli alta aŭ pli malalta valoro, sekvita per rapida reveno al la bazlinia valoro[1].

La termino pulso rilatas al periode ripetanta impulso aŭ ŝok-simila okazaĵo. Ĝi estas sinonima kun la esprimo impulssekvenco[2] (Vd ankaŭ kora pulso kaj muzika pulso).

Formoj de impulso

[redakti | redakti fonton]

Impulsformoj povas ekesti el procezo nomita impulsformado. Optimuma impulsformo dependas de la apliko.

Ortangula impulso

[redakti | redakti fonton]

Ortangula pulso povas esti trovitaj en pulsaj ondoj, ortangulaj ondoj, unuformaj funkcioj kaj ortangulaj funkcioj. En ciferecaj signaloj la supren kaj malsupren transiroj inter altaj kaj malaltaj niveloj estas nomitaj la kreskanta rando kaj la malkreskanta rando. En ciferecaj sistemoj la detekto de tiuj flankoj (suprenranta aŭ falanta depende de kiu flanko de ortangula impulso) estas uzita por iniciati agon.

Nyquist-impulso

[redakti | redakti fonton]

Nyquist-impulso estas tiu, kiu repondas al la Nyquist ISI-kriterion kaj estas grava en datumtranssendo. Ekzemplo de impulso kiu sekvas ĉi tiun kondiĉon estas la sinc funkcio. La sinc-pulso havas certan gravecon en signal-prilabora teorio. Ĉi tiu estas impulso, kiu ne povas esti kreita ekzakte en realaj sistemoj.

En 2013, Nyquist-impulsoj estis produktitaj por redukti la grandecon de pulsoj en optikaj fibroj, kio ebligas ilin esti pakitaj 10 fojojn pli proksime kune, donante ekvivalentan 10-oblan pliiĝon en bendolarĝo[3][4].

Diraka impulso

[redakti | redakti fonton]

Diraka impulso havas la formon de la diraka delta funkcio. Ĝi havas la ecojn de senfina amplitudo kaj ĝia integralo estas la Heaviside-ŝtupa funkcio. Ekvivalente, ĝi havas nul larĝon kaj areon sub la kurbo de unuo. Ĉi tio estas alia impulso, kiu ne povas esti kreita ekzakte en realaj sistemoj, sed praktikaj aproksimajoj povas esti atingitaj. Ĝi estas uzita en testado, aŭ teorie antaŭdiro, de la impulsrespondo de aparatoj kaj sistemoj, precipe elektronikaj filtriloj. Tiaj respondoj donas multajn informojn pri la sistemo.

Gaŭsa impulso

[redakti | redakti fonton]

Gaŭsa impulso en formo de gaŭsa funkcio kaj estas produktita per gaŭsa filtrilo. Elle poseda pennte de transiro maksimuma sans superfluo tiel kiel prokrasto de minimuma grupo.

Gaŭsa impulso en formo de gaŭsa funkcio kaj estas produktita per gaŭsa filtrilo. Ĝi havas maksimuman transirdeklivon sen superfluo same kiel minimuman grupan malfruon kaj fazan malfruon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ángela Molina, Joaquín González, Pulse Voltammetry in Physical Electrochemistry and Electroanalysis, Springer, 2015 (ISBN 3319212516). (angle)
  2. Pulso en NPIV [1]
  3. Joel Detrow Pointy pulses improve optical fiber throughput by a factor of 10. Gizmag.com. Alirita 2013-12-06.
  4. Optical sinc-shaped Nyquist pulses of exceptional quality : Nature Communications : Nature Publishing Group”. Alirita 2013-12-07.. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pulse (signal processing) en la angla Vikipedio.