Imre Antal (pianisto)
Imre Antal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de julio 1935 en Hódmezővásárhely |
Morto | 15-an de aprilo 2008 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Kojlorektuma kancero |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 10/1-1-38 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1954–1959) Béla Bartók Conservatory, Budapest (en) (1951–1954) Szegedi Tudományegyetem Vántus István Gyakorló Zeneművészeti Szakgimnázium (en) (1947–1951) |
Okupo | |
Okupo | pianisto televida prezentisto televida aktoro |
Imre Antal, laŭ hungarlingve kutima nomordo Antal Imre estis hungara pianisto, aktoro, humuristo, televidprezentisto.
Imre Antal [1] naskiĝis la 31-an de julio 1935 en Hódmezővásárhely, li mortis la 15-an de aprilo 2008 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Antal studis en konservatorio de Szeged inter 1947-1951, poste en muziklernejo en Budapeŝto, fine li akiris diplomon en la Muzikakademio en 1959. Liaj plej gravaj instruistoj estis István Antal (pianisto) kaj Lajos Hernádi. Post siaj studoj li estis pianisto kaj faris koncertojn en la tuta mondo. Abrupte lia dekstra mano malsaniĝis, tial lia pianista kariero tuj finiĝis. Ekde la 1970-aj jaroj li aliĝis al Hungara Televizio, kie li havis sukcesajn programojn, krome li havis rolojn en filmoj. Li estis aŭdebla ankaŭ en Hungara Radio. Li ricevis premiojn inter 1959-2003. Li neniam edziĝis, li estis fumanto kaj drinkanto, li mortis pro kancero.
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Bors (serio, 1968)
- Földünk és vidéke (1978)
- Csoport és közösség (1982)
- Zene nélkül mit érek én? (1997)
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Szevasz, Vera! (1967)
- Ezek a fiatalok (1967)
- Szemüvegesek (1969)
- Kojak Budapesten (1980)
- Ördög vigye (1992)
- Szűzijáték (2006)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Liaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Pami (1991, 2002, membiografio)
- Antal Imre legjobb viccei (1998, humurkolekto)
- Özönvicc! A szívderítő Antal Imre (2005, humurkolekto)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio