Imre Bak
Etoso
Imre Bak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de julio 1939 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de decembro 2022 (83-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1958–1963) |
Okupo | |
Okupo | pentristo skulptisto |
Imre BAK, hungare Bak Imre, Esperante ’’Emeriko Bak’’ estis hungara pentristo kaj pedagogo. Li apartenis al la novavangardaj artistoj kaj ŝatis pentradi geometriajn formojn.
Imre Bak naskiĝis la 5-an de julio 1939 en Budapeŝto kaj mortis la 23-an de decembro 2022.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Bak frekventis Belartan Ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1958-1963. En la 1970-aj jaroj Imre Bak, János Fajó kaj István Nádler fondis modernan pentristan rondon. Li estris Industriartan Ĉeflernejon inter 1987-1991, pli frue li laboris ekzemple en redaktejo. Liaj verkoj troveblas jam en diversaj (ankaŭ eksterlandaj) muzeoj. Li ricevis premion Kossuth en 2002, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj solaj ekspozicioj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 1968 Stuttgart
- 1970, 1977, 1983, 1990, 1996, 2000, 2008 Budapeŝto
- 1971 Essen
- 1973 Poznań
- 1978 Miskolc Szeged, Budaörs
- 1981 Nyíregyháza, Gyula
- 1983, 1985, 1991 Vieno
- 1986 Venezio
Liaj grupaj ekspozicioj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 1968, 1976, 1984, 1991 Budapeŝto
- 1979 Munkeno
- 1986 Bonaero, Meksikurbo
- 1992 Bolzano
- 1993 Vaŝingtono, Novjorko
- 1995 Vieno, Sidnejo
- 1999 Berlino
- 2008 Stuttgart
Verkaro (selekto)
[redakti | redakti fonton]- pentraĵoj, ekzemple Sávok (Strioj) 1968; New York (Novjorko) 1999; A nappal és éj között 2007