Imre Balázs Szily
Aspekto
Imre Balázs Szily | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1942 (82-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1967) Arta Universitato Moholy-Nagy (–1971) ![]() |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero arkitekto ![]() |
Imre Balázs Szily [balAĵ sili], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szily Imre Balázs estis hungara arkitekto, arkitekto pri internaj spacoj, altlerneja instruisto.
Imre Balázs Szily[1] naskiĝis la 8-an de januaro 1943 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Balázs Szily akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1967, poste plian diplomon en Industriarta Universitato de Budapeŝto en 1971. Ekde 1960 li ofte studvojaĝis en Eŭropo, en 1986 ankaŭ en Usono. En 1971 li ekinstruis en arkitektura altlernejo, inter 1983-1989 ankaŭ en la Industriarta Universitato. Li doktoriĝis en 1984. Liaj grafikaĵoj kelkfoje estis ekspoziciitaj. Li ricevis premiojn inter 1971-1989.
Elektitaj arkitekturaĵoj
[redakti | redakti fonton]- funebrejo (1971, Csepel (distrikto))
- funebrejo (1981, Csorna)
- naĝejo (1987, Székesfehérvár)
- internaj spacoj de sidejo (1994, Budapeŝto)
- ŝtuparejo de ĉefjuĝejo (1998, Budapeŝto)
Elektitaj fasonaĵoj
[redakti | redakti fonton]- mebloj (1971)
- ĝardenaj lampoj (1980, Budapeŝto)
- lampoj (1988, Karmelana Baziliko de Keszthely)
Elektitaj individuaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Salgótarján (1972)
- Budapeŝto (1982)
- Chorleywood (1989)
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Lakóházak tetőtér beépítésének problémáiról I-IV (1985)
- Holland formák (1987)
- Történelmi városrészek revitalizációja (1997)
- Történelmi városrészek újjáélesztése (1997)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-03-19 per la retarkivo Wayback Machine