Imre Csikász
Imre Csikász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1884 en Veszprém |
Morto | 3-an de januaro 1914 (29-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | skulptisto ![]() |
Imre Csikász [ĉikAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csikász Imre estis hungara skulptisto.
Imre Csikász [1] naskiĝis la 9-an de majo 1884 en Veszprém (urbo), li mortis la 3-an de januaro 1914 (la biografioj mecias diversajn datenojn pri la mortotago!) en Budapeŝto.

Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Csikász interrompis la lernadon en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo kaj li lernis lignoskulptadon en uzineto. Inter 1901 kaj 1904 li studis en Reĝa Industriarta Lernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Mátrai kaj Henrik Pap. Post siaj studoj li laboris 2 jarojn en Kaposvár, poste helpe de eklezia apogo li plulernis en belarta akademio de Munkeno, poste en simila lernejo en Bruselo (1907-1910), fine en 1911 li studis jaron en Romo. Hejmenveninta li kreis unue en Artistkolonio (Kecskemét), poste en Budapeŝto. Liaj skulptaĵoj estis premiitaj ankaŭ eksterlande. Li mortis frue pro tuberkulozo.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1909, 1913)
- Budapeŝto (1911)
- Munkeno (1913)
- Veszprém (1932, 1964, 1984)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Brakumanta knabino (1907)
- Kapo de Kristo (1908)
- Juneco (1909)
- Sidanta knabino (1911, vidu la bildon!)
- Junulino (1912)
- Staranta knabino
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato, memortabulo kaj galerio en Veszprém
- ŝtuparostrato kaj memortabulo en Balatonalmádi
- strato en Zirc
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-10-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la -a paĝo)
-
Junulino (1912)
-
Memortabulo pri János Batsányi
-
Terakota ornama reliefo fare de Csikász
-
Terakota ornama reliefo fare de Csikász