Imre Domin
Aspekto
Imre Domin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1776 en Zagrebo |
Morto | 21-an de junio 1848 (71-jaraĝa) en Zagrebo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | juristo pedagogo attorney at law (en) |
Imre Domin, laŭ hungarlingve kutima nomordo Domin Imre estis hungaria kroata juristo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis petruseveci (ekde 1834), lia frato estis Josip Franjo Domin.
Imre Domin[1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1776 en Zagrebo, li mortis la 21-an de junio 1848 en Zagrebo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Domin frekventis gimnaziojn en Győr kaj Pécs, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1796, post 2 jaroj li advokatiĝis. Inter 1798-1836 li instruis en akademio de Zagrebo, intertempe en 1801 li doktoriĝis el juro en la menciita universitato. Li edziĝis en 1806, lia edzino naskis 6 gefilojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Propositiones ex jure ecclesiastico (1796, manuskripto)
- Prezdnana pravic somosvojnek vugerskeh (1818)
- Dogodozpis pravic samosvojneh... (1819)
- Navuhanje vu praviezah samosvojneh (1821, 1830; 2 volumoj)