Saltu al enhavo

Imre Görög (agronomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Görög (agronomo)
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1920 (1920-04-07)
en Kiskunfélegyháza
Morto marto de 2005
en Mosonmagyaróvár
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo agronomo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Imre Görög [gorog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Görög Imre, estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.

Imre Görög[1][2] naskiĝis la  7-an de aprilo 1920 (nun 1920-04-07) en Kiskunfélegyháza, li mortis en marto de 2005 en Mosonmagyaróvár.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Imre Görög maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1938, poste li akiris agronomian diplomon en Reĝa Teknikuniversitato palatino József en 1942. Post mallonga laboro li soldatiĝis, eĉ li estis militkaptito inter 1943–1948 en Sovetunio, inter 1949–1953 li laboris en la agrikultura ministerio. Li estis akademia aspiranto en Agrarscienca Universitato ĉe József Jankó inter 1953–1957, poste li estis lektoro (1957–1966) kaj docento (1966–1980) en Agronomia Akademio de Mosonmagyaróvár. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1959 antaŭ la Hungara Scienca Akademio kaj akiris pedagogian diplomon en 1962. Lia laboro fokusiĝis al ekonomio de la agrario. Li ricevis solan premion en 1953.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A szántóföldi brigádok megszervezése és területi elhelyezése a termelőszövetkezetekben, a füves vetésforgó bevezetésével kapcsolatban. (1952)
  • A földrendezéstan hatása a szántófölddel kapcsolatos szállításra. (ankaŭ disertaĵo, 1958)
  • A növénytermelés differenciált szervezésének néhány kérdése. (1965)
  • A szállítás és az útviszonyok összefüggése a mezőgazdaságban. (1970)
  • A szántóföldi ágazati növénytermelési rendszerek beilleszkedése a vállalatok növénytermelési rendszerébe. (1974)
  • A szántóföldi növénytermelés rendszerépítésének elmélete. Monográfia és benyújtott doktori értek. is. (ankaŭ monografio kaj disertaĵo, 1975, apero: 1978)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.