Imre László
Imre László | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | László Imre Bálint |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1896 en Csongrád |
Morto | 1-an de januaro 1975 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 26/1-5-83 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto ![]() |
Imre László [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo László Imre Bálint estis hungara aktoro, kantisto pri hungarecaj kantoj, bonvivanto.
Imre László [1] naskiĝis la 12-an de decembro 1896 (aliaj fontoj mencias aliajn datenojn) en Csongrád (urbo), li mortis la 1-an de januaro 1975 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre László lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi, krome li lernis ankaŭ kantadon aparte. Inter 1921 kaj 1924 li apartenis al Nacia Teatro (Pécs), kie li plej ofte estis kantisto-bonvivanto. En 1926 li kantadis en revuo en Budapeŝto, poste li okupiĝis nur pri kantado, eĉ li komponadis kantojn. Liaj kantovoĉoj estis aŭdeblajaj en kafejoj, eĉ Muzikakademio de Budapeŝto, Palaco Vigadó, gramafondiskoj kaj Hungara Radio. Ofte li mem pianludis dum kantado. Li edziĝis en 1930 kaj 1940.
Sola filma rolo
[redakti | redakti fonton]- A kölcsönkért kastély (1937, nur kantado dum la filmo)
Elektitaj kantoj
[redakti | redakti fonton]Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- "Száz szál piros rózsát" (1928, la plej konata)
- Leszállt a csendes éj
- Vecsernyére szól a harang