Imre Magyari (1894)
Imre Magyari | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 1894 en Debrecen |
Morto | 27-an de aprilo 1940 (45-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 11-4-12 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | Imre Magyari (en) ![]() ![]() |
Infano | Imre Magyari (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | violonisto ![]() |
Imre Magyari [madjari], laŭ hungarlingve kutima nomordo Magyari Imre estis hungara violonisto, orkestrestro, komponisto. Li estis membro de muzikista dinastio.
Imre Magyari [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1894 en Debrecen, li mortis la 27-an de aprilo 1940 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Magyari devenis el muzikista cigana familio. Li frekventis mezlernejon kaj muziklernejon en sia naskiĝurbo, sed li lernis violonadon precipe hejme. De la aĝo de naŭ lia escepta muzika talento altiris atenton. Lia unua sukceso okazis en 1903, li gajnis oran medalon kiel estro de la familia orkestro. En la sekvaj jaroj li violonadis en pluraj orkestroj, li establis propran orkestron en 1916, ili muzikadis en elitaj hoteloj. Ekde 1925 ili estis aŭdeblaj ankaŭ en la Hungara Radio. Kelkfoje li ricevis ankaŭ filmajn rolojn.
Elektitaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Rákóczi induló, 1933
- Három Sárkány, 1936
- Rozmaring, 1938
Elektitaj komponaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Baj van nagy baj
- Elsirom egy rózsaszálnak
- Búcsúzáskor azt mondtad
- Zsuppfedeles nem zsindelyes
- Nincs már messze ide Debrecen
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio