Imre Ráday
Imre Ráday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fekete Imre |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1905 en Budapeŝto |
Morto | 12-an de marto 1983 (77-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-7-48 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Aktorlernejo Kálmán Rózsahegyi (–1923) |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Erzsi Pápai (1961–1983) Mici Erdélyi (1930–1937) |
Infano | Mihály Ráday ( ) |
Okupo | |
Okupo | radio-prezentisto teatra reĝisoro aktoro |
Imre Ráday [rAdai], hungare Ráday Imre, Esperante Emeriko Ráday estis hungara aktoro, altlerneja instruisto kaj reĝisoro. Lia plej fama edzino estis Mici Erdélyi. Imre Ráday naskiĝis la 4-an de septembro 1905 en Budapeŝto - mortis la 12-an de marto 1983 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Ráday devenis el juda familio. Li komence frekventis pentristan lernejon, poste privatan aktoran lernejon de Kálmán Rózsahegyi. Li komencis sian aktoran karieron en 1924 en Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár), poste en Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Inter 1926–1929 li filmadis en Berlino en UFA, poste li havis rolojn en diversaj teatroj en Budapeŝto. Post la 2-a mondmilito li ne nur aktoradis, sed ankaŭ reĝisoradis en Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1950-1956 li instruis en la aktora ĉeflernejo. Inter 1957-1970 li apartenis al Teatro József Attila, poste li emeritiĝis. Spite tion li ricevis poste rolojn en Teatro Thália (Budapeŝto). Li havis laŭvice 3 edzinojn kaj unu filon, kiu estas fama urbodefendanto Mihály Ráday. Li ricevis 3 premiojn inter 1959-1969.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto
- memorfilmo de 1982
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 10 germanaj mutaj filmoj inter 1926-1929
- 38 kinejaj hungaraj filmoj inter 1932-1979, ekzemple A kölcsönkért kastély (La prunteprenita kastelo), 1937; Dolarpaĉjo, 1956; Fantomo en Lubló (filmo), 1976
- 37 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1960-1983
- diversaj teatraj roloj, ekzemple Lajos Zilahy: A tizenkettedik óra (La dekdua horo) - István
- sesfoje li reĝisoradis