Imre Schlosser
Imre Schlosser | |||
---|---|---|---|
atakanto | |||
Personaj informoj | |||
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1889 en Budapeŝto | ||
Morto | 19-an de julio 1959 (69-jaraĝa) en Budapeŝto | ||
Klubaj informoj | |||
Nuna klubo | |||
Pozicio | |||
Profesiaj kluboj* | |||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) | |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | |||
Imre Schlosser [ŝloser], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schlosser Imre estis hungara futbalisto (avanulo), trejnisto. Li estis 13-foja hungara ĉampiono kaj 7-foja hungara golreĝo. Ambaŭ ankoraŭ estas hungaraj rekordoj. Resume li ludis en 747 matĉoj kaj trafis 1017 golojn kun mezumo de 1,36 goloj/matĉo. Lia prenita familio nomo estis kelkfoje Lakatos, poste Solymosi [ŝojmiŝi], tamen lia populara nomo estis nur Slózi [ŝlOzi].
Imre Schlosser[1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1889 en Budapeŝto, li mortis la 19-an de julio 1959 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Schlosser futbalis amatore en fino de la 19-a jarcento, profesie inter 1906-1915 en prestiĝa klubo FTC 129-foje kun 215 goloj, eĉ li estis sesfoje hungara ĉampiono, ankaŭ golreĝo. Pro konflikto inter 1916-1922 li ludis en rivala klubo 115-foje kun 135 goloj, same sesfoje ĉampiono kaj sepfoje golreĝo. Inter 1922-1926 li estis trejnisto plejparte eksterlande. Li estis ankaŭ membro de la nacia hungara teamo inter 1906–1927 68-foje kun 58 goloj. Li edziĝis en 1912, lia edzino naskis 2 filojn.