Saltu al enhavo

Imre Vargha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imre Vargha
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1876 (1876-02-26)
en Szolnok
Morto 13-an de marto 1945 (1945-03-13) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Unity Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ekonomikisto
ŝtata funkciulo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Imre Vargha [varga], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vargha Imre estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomo, juristo, profesoro.

Imre Vargha [1] naskiĝis la 26-an de februaro 1876 en Szolnok. Li mortis la 13-an de marto 1945 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Imre Vargha lernis juron en Universitato de Budapeŝto. Li eklaboris en 1894 en ministerio pri financo, poste ekde 1916 en la juĝejo. Post 2 jaroj li estis juĝisto. Inter 1921 kaj 1935 li estis subministro pri financo. Ekde 1928 li ankaŭ instruis en la universitato. En 1931 li estis komisiita ministro pri financo 5 monatojn. Inter 1931 kaj 1935 li estis parlamenta deputito de Pécs.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.