Imre Veszprémi
Aspekto
Imre Veszprémi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de julio 1932 en Balatonszabadi |
Morto | 8-an de aprilo 2013 (80-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
TTT | |
Retejo | http://www.veszpremi.net/x/Sign.html |
Imre Veszprémi [vesprEmi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Veszprémi Imre estis hungara skulptisto.
Imre Veszprémi [1] naskiĝis la 29-an de julio 1932 en Balatonszabadi, li mortis la 8-an de aprilo 2013.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Imre Veszprémi akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1958. Liaj plej gravaj instruistoj estis Iván Szabó (skulptisto) kaj József Somogyi. Li jam ekspoziciis dum la studentaj jaroj ekde 1952. Li studvojaĝis al Italio, Grekio, Ĉeĥoslovakio, Germanio. Ekde 1986 li vivis plej ofte en Kararo, ĉar lia plej ŝatata materialo estis la marmoro. Pli malofte li uzis granitojn, oniksojn kaj lignojn. Li ricevis signifan hungaran premion en 1982, poste kelkajn francajn premiojn. Li havis ĝismorte edzinon.
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1966, 1985, 1995, 1998, 2001)
- Arthalo Budapeŝto (1970, 1977)
- Debrecen (1971)
- Sopron (1977, 1994)
- Romo (1984)
- Parizo (1988, 1991, 2005)
- Vieno (1993)
- Siófok (2000)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Nov-Delhio (1960)
- Moskvo (1962, 1972, 1986)
- Ravenna (1975, 1992)
- Kararo (1986)
- Parizo (1991)
- Budapeŝto (1992, 1996)
- Arthalo Budapeŝto (1995, 2001)
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- János Hunyadi (reliefo, 1958)
- Tivadar Puskás (1964)
- Sidanta virino (1968, vidu la bildon!)
- Aladár Aujeszky (1969, vidu la bildon!)
- Vilmos Zsigmondy (1971, vidu la bildon!)
- Ĉevalo (1985, 2006)
- Petőfi (1989)
- monumento Gulago (1993)
- Ĉiela signo (2003)
- Tihany (bronza murbildo)
- Lenino (plateto)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-12-17 per la retarkivo Wayback Machine