Incito
Aspekto
Incito signifas
- ekscito al kolero kaj agresemo,
- suferigo, ekzemple de bestoj,
- Malmilda instigo, senkaŝa instigo al malbono: incito al kolero, sento, ĵaluzo, fiero, envio, deziro, pasio, kverelo, ribelo,
- Malmilda ekscito de korpa organo aŭ sentumaĵo, ekzemple incito de nervoj, okuloj ktp.,
- Ekscito de aktiveco de io, kvazaŭ kolerigante ĝin, ekzemple incito de fajro.
Incito enhavas ĉiam en si ideon de malmildeco, akreco, krudeco, eĉ malagrableco; en tio ĝi distingas de ekscito, kiu enhavas esence nur la ideon de plivigligo.
Incitiĝo estas do la reago al ekstera instigo, ekscito al kolero, ktp.