Indira Gandhi
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/64/Jawaharlal_Nehru_and_his_family_in_1918.jpg/200px-Jawaharlal_Nehru_and_his_family_in_1918.jpg)
Indira Priyadarshini GANDHI (इन्दिरा प्रियदर्शिनी गान्धी en la hindia) (naskiĝis la 19-an de novembro 1917, mortis la 31-an de oktobro 1984) estis la filino de Jawaharlal Nehru kaj la ĉefministro de Barato ekde la 19-a de januaro 1966 ĝis la 24-a de marto 1977, kaj ekde la 14-a de januaro 1980 ĝis iu ŝin mortigis en 1984. Gandhi studis en Somerville College (Universitato de Oksfordo).