Indriði G. Þorsteinsson
Aspekto
Indriði G. Þorsteinsson | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1926 en Sveitarfélagið Skagafjörður | |
Morto | 3-an de septembro 2000 (74-jaraĝa) en Hveragerði | |
Lingvoj | islanda vd | |
Ŝtataneco | Islando vd | |
Familio | ||
Infanoj | Arnaldur Indriðason vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto ĵurnalisto poeto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
- Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Indriði.
Indriði G. Þorsteinsson (18-a de aprilo 1926 - 3-a de septembro 2000) naskiĝis en la biendomo Gilhagi en Skagafjörður (islande: Sveitarfélagið Skagafjörður) en norda Islando. Li okupis sin pri diversaj laboroj, ekzemple kiel taksiisto kaj ĵurnalisto. Dum ioma tempo li estis redaktoro de la ĵurnalo La Tempo (Tíminn) en Reykjavík. Indriði estas tre konata verkisto de romanoj kaj noveloj. Li ankaŭ aperigis unu poemlibron. Liaj plej famaj romanoj estas 79 el la taksiejo (79 af stöðinni) 1955 kaj Tero kaj filoj (Land og synir) 1963.
Filo de Indriði estas verkisto Arnaldur Indriðason.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]En tempoj de paco (Á friðartímum), novelo, en La Tradukisto en traduko de Hafsteinn Bjargmundsson.