Inka Lago
Aspekto
Inka Lago | ||
---|---|---|
Inka Lago
| ||
baraĵlago | ||
Situo | Sur rivero Kolorado, en departemento Burnet (departemento), okcidente de Burnet (Teksaso, Usono) | |
Speco de la lago | Akvoelektra rezervujo | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 30° 44′ 0″ N, 98° 23′ 0″ U (mapo)30.733333333333-98.383333333333Koordinatoj: 30° 44′ 0″ N, 98° 23′ 0″ U (mapo) | |
Supermara alteco | marnivelo | 888 ft (271 m) pli supre de la|
Surfaca areo | 831 akreoj (3,4 km²) | |
Maksimuma profundo | 60 futoj (18 m) | |
Inka Lago aŭ Inksa Lago estas rezervujo sur rivero Kolorado en la Teksasa Monteta Lando en Usono. La rezervujo estis formita en 1938 per konstruado de akvobaraĵo per la Aŭtoritato de suba rivero Kolorado en Teksaso.
La lago estas nomita laŭ Roy B. Inks, estrarano de la Oficejo pri la Malsupra Kolorado. Tial la nomo Inksa eble estas pli ĝusta ol Inka.
La lago situas proksime al urbo Burnet en Teksaso. Kune kun lago Buchanan ĝi servas por regi inundojn. Ĝi nutras la plej malgrandan akvoelektrejon en la ĉeno de la altebenaĵaj lagoj de Teksaso. Por plezuro ĝin uzas multaj baniĝantoj, boatantoj kaj fiŝkaptantoj.
La aliaj rezervujoj de rivero Kolorado estas
- Buchanan,
- Lago LBJ,
- Marmoraj Faloj,
- Travis,
- Austin kaj
- Kokcinela Lago (iam Urba Lago).