Inkou
Inkou | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 115000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 428 534 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 450 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 40′ N, 122° 14′ O (mapo)40.66525122.22972Koordinatoj: 40° 40′ N, 122° 14′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 5399,8 km² ( 539 980 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Yingkou [+] | |||||
Inkou, ĉine 营口 / 營口 estas metropolo kaj havenurbo en Ĉina Popola Respubliko. La prefektejo administras ankaŭ 2 urbojn kaj 4 distriktojn. Laŭ la stato de 2010 en la urbo vivis 2 428 534 loĝantoj sur areo de 5 399,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 450 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]Inkou etendiĝas en la orienta parto de la lando laŭ rivero tre proksime al la maro nordokcidente de la Liaodonga Duoninsulo. Ŝenjango troviĝas en distanco de 166, Dalian 204, Anŝan 84, Panczjin 70 kilometroj. Ĝi havas vastan marbordon al la Bohaj-maro, golfo de la pacifika oceano, kiu je parto estas plaĝoj. La urba haveno estas la dua plej granda en la Bohaj-maro, post la haveno de Tjanĝino.
Historio
[redakti | redakti fonton]Inkou estis antaŭe konata, kiel angla "Newchwang" (牛庄). Laŭ Traktato de Tjanĝino en 1858 la britoj akiris en la proksimeco riveran havenon, sed poste ili plendis, ke la rivero ne sufiĉas por la grandaj britaj ŝipoj, tial la loko ŝanĝiĝis al la nuna Inkou.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Evoluon de Inkou diversaj industriaj zonoj apogas.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Inkou havas kontinentan klimaton kun fortaj influoj de musono. La temperaturo estas en januaro −9 °C, en julio 25 °C. Jare pluvas po 643 mm. En ĉiuj monatoj pluvetas (aŭ neĝas), sed plej ofte en julio kaj aŭgusto pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- temploj
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Jacksonville, Usono ekde 1990
- Tver, Rusio ekde 1994
- Bandungo, Indonezio ekde 2009
- Krotono, Italio
- Ōta, Japanio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- La anglalingva vikipedio en versio de la 10-a de novembro 2011, poste ankaŭ la koncerna germanlingva teksto kaj vikidatumoj