Instituto Balassi
Instituto Balassi | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 2002 vd | |
Poste | Ministry of Foreign Affairs and Trade vd | |
Geografia situo | 47° 29′ 3″ N, 19° 2′ 18″ O (mapo)47.484219.0384Koordinatoj: 47° 29′ 3″ N, 19° 2′ 18″ O (mapo) | |
Lando(j) | Hungario vd | |
Sidejo | Budapeŝto | |
| ||
Filioj | Hungarian Cultural Institute in Warsaw (en) Hungarian Academy Rome (en) Hungarian Information and Cultural Centre (en) Institut hongrois de Paris (en) Hungarian cultural, scientific and information center (en) Collegium Hungaricum Berlin (en) Liszt Institute Hungarian Cultural Centre London (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Instituto Balassi (hungare Balassi Intézet, ankaŭ konata kiel la Hungara Kultura Instituto) estas hungara kultura organizaĵo dediĉita al promocio de la hungara lingvo kaj kulturo. La instituto ricevis la nomon de la hungara poeto Bálint Balassi (1554–1594), kiu estas konsiderita la kreinto de hungara ampoezio. La Instituto Balassi havas ĉefsidejon en Budapeŝto [1].
La ĉefaj taskoj de la instituto estas subteni hungarlingvanojn eksterlande, ekzemple la hungarajn minoritatojn en ĉirkaŭaj landoj. La instituto ofertas plian trejnadon por hungaraj instruistoj kaj disponigas instrumaterialojn. Krome, la instituto faras ŝtatrekonatajn hungarlingvajn testojn. Por promocii la hungaran enlande, la instituto donas stipendiojn por hungarlingvaj kursoj.
La instituto antaŭenigas Hungarologion (Hungaria esploro) eksterlande per interkonektado de la hungaraj centroj kiuj plejparte ekzistas en universitatoj. La instituto eldonas en siaj propraj publikaĵoj kaj prizorgas sian propran bibliotekon. Krome, ĝi subtenas la starigon de Hungario-rilataj bibliotekoj eksterlande. La instituto organizas konferencojn, kulturajn aranĝojn kaj ekspoziciojn pri la hungara lingvo kaj kulturo.
La Instituto Balassi servas kiel ponto al reto de 23 kulturaj institutoj kaj du branĉoj eksterlande. Tiu ĉi priraportado permesas la organizadon de eventoj kaj festivaloj kiuj temas pri la hungara kulturo, strukturi la oferton laŭ la lernado de la hungara, sed ankaŭ organizi financadon por asociaj iniciatoj aŭ subteni esplorprogramojn pri la hungara kulturo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La instituto estis fondita la 1-an de januaro 2002 kun sidejo en Budapeŝto. La celo estis krei nacian kulturan instituton kiel la Goethe Institut aŭ la British Council . La instituto eliris el la Hungara Lingva Instituto, kiu ekzistas de preskaŭ 50 jaroj, kaj la Internacia Hungara Centro, fondita en 1989.
Institutoj
[redakti | redakti fonton]La Hungara Kultura Instituto havas establaĵojn en 23 gravaj grandurboj ekster Hungario:
Afriko
[redakti | redakti fonton]- Kairo, Egiptio
Azio
[redakti | redakti fonton]- Nov-Delhio, Barato
Eŭropo
[redakti | redakti fonton]- Beogrado, Serbio
- Berlino, Germanio
- Bratislavo, Slovakio
- Bruselo Belgio [1]
- Bukareŝto, Rumanio
- Helsinko, Finnlando
- Londono, Unuiĝinta Reĝlando
- Moskvo, Rusio
- Parizo, Francio [2]
- Prago, Ĉeĥio
- Romo, Italio
- Sfântu Gheorghe Rumanio
- Sofio, Bulgario
- Stutgarto, Germanio
- Talino, Estonio
- Varsovio, Pollando
- Vieno, Aŭstrio
Nordameriko
[redakti | redakti fonton]- Novjorko, Usono
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bálint Institute -Pri Ni (angle). www.balassiintezet.hu. Alirita 2014-02-21.