Instituto kaj Muzeo Voltaire
Instituto kaj Muzeo Voltaire | ||
---|---|---|
teknika muzeo memora institucio muzeo | ||
Komenco | 2-a de oktobro 1954 vd | |
Geografia situo | CH1903: 499278 / 118185 (mapo)46.207566.13356Koordinatoj: 46° 12′ 27″ N, 6° 8′ 1″ O; CH1903: 499278 / 118185 (mapo) | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Situo | Genève-Cité | |
Adreso | Rue des Délices 25, 1203 Genève | |
Poŝtkodo | 1203 | |
| ||
Fondinto(j) | Theodore Besterman vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Instituto kaj Muzeo Voltaire (france Institut et musée Voltaire estas kultura institucio situanta en Ĝenevo (Svisio) specializita en la studo de la franca verkisto Voltaire.
Ĝi okupas biendomon de nomigita «Les Délices» fare de la verkisto, kiu loĝis tie inter marto 1755 kaj oktobro 1760. Fondita de Theodore Besterman, la instituto estis direktorita de Charles-Ferdinand Wirz de 1973 al 2002 kaj aktuale de François Jacob, iama prelegisto de la Universitato de Franĉkonteo.
Aĉetita en 1929 de la urbo Ĝenevo, la aktuala propraĵo gastigas dokumentejon de ĉirkaŭ 25,000 volumoj, dediĉita al Voltaire sed kiu konstituas ankaŭ gravan laborejon pri la 18a jarcento ĉe la fakoj de historio, historio de ideoj aŭ literaturo. Estas disponeblaj tie ankaŭ granda nombro de specializita gazetaro pri la periodo.