Instituto por la Esplorado pri Milito
Instituto por la Esplorado pri Milito | ||
---|---|---|
Institute for the Studies of War | ||
![]() | ||
neprofitcela organizaĵo pensfabriko organizaĵo laŭ 501(c)(3) ![]() | ||
instituto | ||
Komenco | 2007 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | ![]() | |
Adreso | 1400 16th Street NW, Suite 515 Washington, DC 20036 | |
Tipo | Pensfabriko | |
Ideologio | ||
Fondinto(j) | Kimberly Kagan vd | |
Estr(ar)o | Kimberly Kagan | |
Lingvoj | ||
Retejo | https://www.understandingwar.org/ | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La Instituto por la Esplorado pri Milito (angle Institute for the Study of War, ISW) estas usona pensfabriko fondita en 2007 fare de la milita historiisto Kimberly Kagan, disponigante esploradon kaj analizon koncerne temojn de defendo kaj eksterŝtataĵoj. Ĝi produktis raportojn pri la Siria Milito, la Milito en Afganio, kaj la Iraka Milito, "fokusante pri armeaj operacioj, malamikminacoj, kaj politikaj tendencoj en diversaj konfliktaeroj"[1][2]. Ĝi nuntempe publikigas ĉiutagajn raportojn pri la rusia invado de Ukrainio en 2022[3].
ISW estis fondita en respondo al la stagno de la Iraka kaj Afgania militoj, kun kernfinancado disponigite fare de grupo de defendentreprenistoj[4]. Laŭ misiodeklaro en ĝia retejo, ISW planas disponigi "realtempan, registar-sendependan, kaj malfermfontan analizon de daŭrantaj armeaj operacioj kaj ribelatakoj"[5]. ISW nuntempe funkcias kiel neprofitcela organizaĵo, apogita per kontribuoj de defendentreprenistoj[6] inkluzive de General Dynamics, DynCorp[7], kaj antaŭe, Raytheon[8]. Ĝi estas ĉefsidejita en Vaŝingtono[2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ About Us ISW
- ↑ 2,0 2,1 Kim Kagan[rompita ligilo]Militarist Monitor
- ↑ Ukraine Project ISW
- ↑ The Role of Think Tanks in the Definition and Application of Defence Policies and Strategies Revista del Instituto Español de Estudios Estratégicos
- ↑ Who we are ISW
- ↑ Civilian analysts gained Petraeus’s ear while he was commander in Afghanistan The Washington Post, 19-a de decembro 2012
- ↑ Our Supporters ISW
- ↑ Our Supporters (arkivo) ISW