Insulo Béarra
insulo Béarra | ||
---|---|---|
insulo | ||
Akvejo | Atlantiko, | |
Insularo | Aran-insuloj | |
Geografia situo | 53° 3′ N, 9° 32′ U (mapo)53.058055555556-9.5275270Koordinatoj: 53° 3′ N, 9° 32′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 10,1 km | |
Areo | 17,68 km² | |
Plej alta loko | 270 m | |
Insulo Béarra aŭ angle insulo Bere estas irlanda insulo antaŭ la duoninsulo Béarra en la graflando Chorcaí. Ĝi nomiĝas oficiale ankaŭ An tOileán Mór en Esperanto "la granda insulo". Ĝi havas grandecon de ĉ. 10 km x 3 km kaj areon de 17.68 km²:sur la insulo vivas 210 ĝis 220 homoj (2012).[1]
Laŭ la legendo la insulo ricevis sian nomon de reĝo la Mogh Nuadat, el Munster, kiu honorigas sian edzinon, Beara, la filino de Heber Mór, reĝo de Castile.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La insulo situas inter la haveno Berehaven kaj Bantry Bay (golfo de bantry), en la okcidenta parto de la graflando Chorcaí, ĉirkaŭ 1,5 km for de la haveno de Castletownbere.[2] Ĝi apartenas al la komunumo de Killaconenagh (Cill Eacha Naoineach): La insulon ligas du pramŝipojn, kiuj povas transporti malpezajn veturilojn.[3][4] La plej alta punkto de la insulo estas Knockanallig,[2] kun alteco de 270 m. La ĉefa haveno estas Lawrence Cove, proksime de la ĉefa vilaĝo Rerrin (Raerainn), ĉe la orienta fino de la insulo. La preĝejo kaj ties tombejo troviĝas en Ballinakilla.[5]
Subdevidoj
[redakti | redakti fonton]Dek el la 75 domaretoj de la komunumo Killaconenagh situas sur la insulo:
- Ardra West
- Ardra East
- Ballinakilla - kun la katolika preĝejo Sankta mikaelo kaj la tombejo . En la proksimeco troviĝas trinkejo.
- Cloonaghlin West
- Cloonaghlin Upper
- Cloonaghlin Lower
- Derrycreeveen
- Greenane
- Ardagh
- Rerrin
Demografio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2012 200 homoj loĝis sur la insulo. En fruaj jaroj loĝis multe pli sur la insulo, ekzemple en la jaro 1841 estis 2 122 homoj.[6]
Historio
[redakti | redakti fonton]Sur la insulo estas fruaj ŝpuroj de homa vivado inkluzive de megalitaj tomboj kaj detruiĝis starantaj ŝtonoj.[7] La insulo estis la posedo de la klano O'Sullivan ĝis la potenco de la gaelaj finfine finis en la jaro 1602.[1]
Arĥeologio
[redakti | redakti fonton]- artileria baterio, Ardaragh West, Cloonaghlin West
- Martello turo, Ardaragh West, Cloonaghlin West (ankaŭ telegrafa stacio)
- Promontory fort
- Ringfortikaĵo, Cloonaghlin West, Greenane
- signal turo, Derrycreeveen
- menhiro, Greenane
- Ringfortikaĵo, Cloonaghlin West, Greenane
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Get To Know Bere Island. BereIsland.net. Arkivita el la originalo je 28-a de junio 2008. Arkivigite je 2008-06-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-28. Alirita 2017-09-18 .
- ↑ 2,0 2,1 [url= http://www.heritagecouncil.ie/fileadmin/user_upload/heritageplans/bere_plan.pdf Arkivigite je 2016-04-27 per la retarkivo Wayback Machine | publisher= Heritage Council of Ireland | title= Bere Island Conservation Plan | date= 2003 |page= 8 ]
- ↑ [url= http://www.bereislandferries.com/ | publisher= Bereislandferries.com | title= Bere Island Ferries - Our Ferries | accessdate= 1 November 2016 ]
- ↑ [url= http://murphysferry.com/ |publisher= Murphysferry.com | title= The Ship – "IKOM K" |accessdate=1-a de novembro 2016| quote= ""IKOM K operates a Daily Car Ferry Service to Bere Island" ]
- ↑ [ url= http://www.bereisland.net/services/st-michaels-church/ Arkivigite je 2017-10-10 per la retarkivo Wayback Machine | publisher= BereIsland.net | accessdate=1-a de novembro 2016| title= St. Michaels Church - Bere Island]
- ↑ [url= http://www.cso.ie/px/pxeirestat/Statire/SelectVarVal/Define.asp?Maintable=CNA17&Planguage=0 |title= CNA17: Population by Off Shore Island, Sex and Year |date= |publisher = Central Statistics Office |accessdate=12-a de oktobro 2016|http://www.census.nationalarchives.ie/reels/nai001826892/
- ↑ http://www.bereisland.net/activities/places-of-interest/ eldonejo: BereIsland.net titolo: Bere Island - Places of Interest, 1-a de novembro 2016