Insulo Petro la Unua
Insulo Petro la Unua | ||
---|---|---|
Marbordo de la Insulo Petro la Unua | ||
insulo • dependanta teritorio de Norvegio • pridisputata teritorio | ||
Akvejo | Maro Bellingshausen, Suda oceano | |
Geografia situo | 68° 48′ S, 90° 35′ U (mapo)-68.806-90.5881640Koordinatoj: 68° 48′ S, 90° 35′ U (mapo) | |
| ||
Longo | 18,5 km | |
Larĝo | 8 km | |
Areo | 156 km² | |
Plej alta loko | monto Lars Christensentoppen 1 640 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Mapo de la insulo. | ||
Insulo Petro la Unua (norvege Peter I Øy)[1] estas neloĝata vulkana insulo en la Maro Bellingshausen, je 450 km el Antarkto. Ĝi estas postulita kiel dependaĵo de Norvegio, kaj kun la Lando de Maud kaj la Buvet-Insulo estas unu el la tri norvegaj dependaj teritorioj en Antarkto kaj ĉeantarkto. La Insulo Petro la Unua estas 11 por 19 km longa kaj enhavas 156 km². La plej alta pinto estas la elstara 1 640 m alta Monto Lars Christensen. Preskaŭ la tuto de la insulo estas kovrata de glaĉero kaj estas ĉirkaŭata plej parton de la jaro de flosglacio, kio faras ĝin neatingebla preskaŭ la tutan jaron. Estas malmulte da vivo en la insulo, sed estas kelkaj marbirdoj, kiaj la Suda fulmaro, kaj fokoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La insulo estis unuafoje vidata de Fabian Gottlieb von Bellingshausen la 21-an de januaro 1821 kaj estis nomata laŭ la rusa caro Petro la Granda. Neniu surteriĝis sur la insulo antaŭ la 2an de februaro 1929 kiam la dua ekspedicio de Norvegia kaj precize Nils Larsen kaj Ola Olstad, financataj de Lars Christensen, estis sukcesa. Ili postulis ĝin por Norvegio, kiu aneksis ĝin en 1931 kaj faris ĝin dependaĵo en 1933. La venonta surteriĝo okazis nur en 1948 kaj de tiam la insulo estis celo de kelka scienca reserĉado kaj de limigita kvanto de turismo. La insulo iĝis temo de la Antarkta traktato en 1961. Ekde 1987, estis aŭtomata meteorologia stacio sur la insulo. Okazis tri ekspedicioj de radioamatoroj kaj sporadaj surteriĝoj fare de turistoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Peter I Øy http://www.miljostatus.no/Tema/Polaromradene/Antarktis/Peter-I-Oy/ Arkivigite je 2011-09-28 per la retarkivo Wayback Machine Norwegian Climate and Pollution Agency 29a Aŭgusto 2011 http://www.webcitation.org/61ImOuGu3 Arkivigite je 2014-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Barr, Susan (1987). Norway's Polar Territories. Oslo: Aschehoug. ISBN 82-03-15689-4.
- Kyvik, Helga, ed. (2008). Norge i Antarktis. Oslo: Schibsted Forlag. ISBN 82-516-2589-0.
- LeMasurier, W. E.; Thomson, J. W., eds. (1990). Volcanoes of the Antarctic Plate and Southern Oceans. American Geophysical Union. ISBN 0-87590-172-7.
- Rubin, Jeff (2005). Antarctica. Lonely Planet. ISBN 1-74059-094-5.